Lucia de Sirakuzo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta per AWB
Linio 24:
}}
 
'''Lucia el [[Sirakuzo]]''' (Sirakuzo, ĉ.283–[[304]]), ankaŭ konata kiel '''Sankta Lucia''' ([[Latina lingvo|latine]]: ''Sancta Lucia''), estis juna [[Martiriĝo kristana|kristana martirino]] kiu mortis dum la [[Persekutado de Diokleciano|persekutado de Diokleciano.]]. Ŝi estas taksata [[Sanktulo|sanktulino]] de la eklezioj [[Katolika Eklezio|katolika]], [[Anglikanismo|anglikana]], [[Luteranismo|luterana]] kaj [[ortodoksa]]. Ŝi estas unu el la ok virinoj kiu, kune kun la [[Virgulino Maria]], estas menciataj laŭnome dum la katolika [[Meso (diservo)|meso]].
 
Ŝi estas festata en Okcidento je la [[13-a de decembro]].
Linio 36:
 
== Vivo ==
Ĉiuj detaloj de ŝia vivo estas tradicie asociitaj kun la martirinoj de la frua [[4-a jarcento]], do la rakontoj de ŝia vivo ne estas plene fidindaj.<ref name="blunt">Blunt, John Henry Blunt. </ref>
 
Laŭ la tradicia rakonto, Lucia naskiĝis de riĉaj kaj noblaj gepatroj ĉirkaŭ en la jaro 283. Ŝia patro estis de Roma deveno, sed mortis kiam ŝi estis kvinjara, lasante sian edzinon kaj  filinon sen protekto.<ref name="scranton">[http://www.stlucy-church.org/stlucy.html "St. Lucy", St. Lucy's Church, Scranton, Pennsylvania]</ref> La nomo de la patrino de Lucia, Eutiĥia, verŝajne indikas ke ŝi estis de greka deveno.
[[Dosiero:Jacobello_del_Fiore_Santa_Lucía_en_el_sepulcro_de_Santa_Agüeda_PC_Fermo.jpg|maldekstre|eta|''Eutiĥia kaj Lucia ĉe la Tombo de [[Sankta Agata]]'', de [[:en:Jacobello_del_FioreJacobello del Fiore|Jacobello del Fiore]]]]
 
Kiel multaj fruaj martiroj, Lucia dediĉis ŝian virgecon al Dio kaj esperis distribui ŝian doton al la senhavuloj.
Tamen, Eutiĥia, ne scianta pri la promeso de Lucia kaj suferanta pro sangada malordo, timis pri la estonteco de Lucia kaj  aranĝis ŝian geedziĝon al juna viro de riĉa pagana familio.
 
[[Sankta Agata]] estis martirigita antaŭ kvindek du jaroj, dum la Persekutado de [[Decio]]. Ŝia sanktejo ĉe [[Katanio]], malpli ol 70 &nbsp;km de Sirakuzo, allogis plurajn pilgrimulojn, kaj oni rakontis pri multaj mirakloj okazintaj danke al ŝia propetado. Eutiĥia estis persvadita  pilgrimi al Katanio, esperante resaniĝi. Tie Sankta Agata venis al Lucia sonĝe kaj diris al ŝi ke pro ŝia fido ŝia patrino resaniĝos kaj Lucia estos la gloro de Sirakuzo, kiel ŝi estas de Katanio. Post la resaniĝo de sia patrino, Lucia persvadis ŝin permesi la disdonadon de granda parto de iliaj riĉaĵoj al la senhavuloj.<ref name="bridge">[http://www.newadvent.org/cathen/09414a.htm Bridge, James.]</ref>
[[Dosiero:Lotto,_pala_di_santa_lucia_00.jpg|thumbeta|314x314px|''Lucia Antaŭ la Juĝisto'', de [[:en:Lorenzo_LottoLorenzo Lotto|Lorenzo Lotto]], 1523–32]]
 
La novaĵo ke tiu disdonado alvenis al la viro al kiu Eutiĥia promesis la filinon kiel edzinon. Li denuncis ŝin al Pascasius, la Guberniestro de Sirakuzo. Pascasius ordonis ke ŝi brulu oferon al la bildo de la imperiestro. Kiam ŝi rifuzis, Pascasius kondamnis ŝin esti malpurigita en bordelo. La kristana tradicio deklaras ke, kiam la gardistoj venis forpreni ŝin, ili ne povis movi ŝin eĉ per grupo de bovoj. Ili do amasigis pakojn de ligno ĉirkaŭ ŝi kaj fajrigis ilin, sed ili ne povis bruligi ŝin. Fine, oni mortigis ŝin per glavo.
[[Dosiero:Altichiero, oratorio di san giorgio, pareste sinistra, Santa Lucia trascinata al postribolo.JPG|eta|maldekstre|250px|Preĝejo de Sankta Georgo ([[Padovo]]) - Historio de Sankta Lucia - [[Altichiero el Zevio|Altichiero]], 14-a jarcento - Aro de bovoj ne sukcesas movi la sanktulinon.]]
[[Dosiero:Nuremberg_chronicles_f_125r_2.jpg|eta|dekstre|180px|Sankta Lucia mortigita per glavo (Kronikoj de [[Nurenbergo]], 1493)]]
Malestas en la fruaj rakontoj kaj tradicioj, almenaŭ ĝis la 15a jarcento, la elpiko de la okuloj. Laŭ la plej malfruaj rakontoj, antaŭ sia mortigo ŝi anoncis al Paschasius ke li estos punita kaj la persekutado baldaŭ finiĝos, aldone ke Diokleciano ne plu regos kaj Maksimiano renkontos sian finon.<ref name="bridge">[http://www.newadvent.org/cathen/09414a.htm Bridge, James.]</ref> Tio tiel kolerigis Pascasius ke li ordonis la elpikon de ŝiaj okuloj.
 
Laŭ alia versio Lucia mem elpikis siajn okulojn por malinstigi persistan sekvanton kiu admiris ilin.
 
Kiam ŝia korpo estis preparita por entombigo en la familia maŭzoleo, oni vidis ke ŝiaj okuloj estis mirakle relokitaj.<ref name="scranton">[http://www.stlucy-church.org/stlucy.html "St. Lucy", St. Lucy's Church, Scranton, Pennsylvania]</ref>
 
== Kulto ==
Linio 63:
== Referencoj ==
{{Reflist}}
 
[[Kategorio:Mortintoj en 304]]
[[Kategorio:Kristanaj sanktuloj de la 4-a jarcento]]