Ariane 5: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta (2) per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Ariane 5 Le Bourget FRA 001.jpg|thumbeta|250px|Ekspoziciita Ariane–5 sur la [[Le Bourget]]]]
[[Dosiero:Moteur-Vulcain.jpg|thumbeta|250px|Pelilo Vulcain]]
La '''Ariane 5''' (aŭ Arian-5) estas la plej forta eŭropa [[porta raketo]], kiun oni originale evoluigis al lanĉo de [[Hermes|kosmoaviadilo Hermes]]. Dumtempe la Hermes-projekto rompiĝis, sed la programo de Ariane 5 daŭris plu.
 
La Ariane 5 estis unuafoje lanĉita en [[1996]], sed sensukcese, perdiĝis kvar [[Cluster-programo|Cluster-satelitoj]], kiuj celis ekzameni efikojn de la [[sunvento]]. Oni lanĉis per Ariane 5 la kosmosondilojn [[Rosetta]] en 2004, [[SMART-1]] en 2003 kaj ekde [[2008]] la [[Aŭtomata Transporta Veturilo|ATV]]-[[kosmoŝipo]]jn al la [[Internacia Kosmostacio]].
Linio 9:
Nomo de la kriogena unua ŝtupo ''H158'' de ''Ariane–5'' (H173 ĉe ''Ariane–5 ECA'') estas ''EPC'' (''Étage Principal Cryotechnique'', '' Kriogena Unua Ŝtupo''). Ĝi konsistas el pelilo ''Vulcain'' kun ŝovforto de 1,13 MN kaj cisterno alta 30,5 m, kiu estas dividita je du partoj: unu parto pro la 130 tunojn peza likva [[oksigeno]], alia por la 25 tunojn peza likva [[hidrogeno]].
 
Sur flanko de la unua ŝtupo estas almuntitaj du solidpelaĵaj akcelaj raketoj (nomo P238 (''P241'' ĉe ''Ariane–5 ECA''), kies tuta maso kun pelaĵo estas 277 tunoj kaj havas la ŝovforton de 6,2 MN. Tiuj povas surteriĝi per paraŝutoj, sed ne estas reuzeblaj.
 
La dua ŝtupo estas ''Ariane–5G'' france ''EPS'' (''Étage à Propergols Stockables'', ''Ŝtupo kun Rezervebla Pelaĵo''), kies pelajo estas [[monometila hidrazino]] (MMH) kaj [[nitrogena tetroksido]]. La dua ŝtupo de ''Ariane–5 ECA'' estas ''ESC'' (''Étage Supérieur Cryotechnique'', '' Kriogena Supra Ŝtupo'') kun likva hidrogeno kaj oksigeno. La [[utilŝarĝo]]n kaj la supran ŝtupon protektas kovraĵoj, kiuj deiĝas en certa alto.
 
== Tipoj ==
La originala tipo estas '''Ariane–5G''' (Generic) kun 737 t lanĉa maso, kun utilŝarĝo de 6200 kg al geostacia orbito. La dua ŝtupo estis uzata pli frue ĉe [[Ariane 4]] kiel tria ŝtupo.
 
La '''Ariane–5G+''' estas plibonigita, kun resparkebla dua ŝtupo, kun 6950 kg da utilŝarĝo. Ĝi estis trifoje lanĉita en 2004, tion ŝanĝis en 2005 la '''Ariane–5GS''' kun la sama akcela raketo kiel ĉe Ariane–5 ECA. Ĝi havas modifitan unuan ŝtupon kun pelilo Vulcan-1B.
 
La '''Ariane–5 ECA''' kapablas transporti al GTO 10 t (okaze de du ŝarĝoj) aŭ 10,5 t okaze de unua ŝarĝo. Tiu versio uzas pelilon Vulcain-2 ĉe la unua ŝtupo kaj duan ŝtupon ESC-A kun pelilo HM-7B. La pelaĵo de ŝtupo ESC-A estas likva hidrogeno kaj oksigeno, ĝi havas la tutmason de 16,5t, malplene 2,1 t.