Naziismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
e plibonigadeto per AWB
Linio 36:
=== Naziismo kaj Esperanto ===
 
Naziismo rigardis Esperanton kiel lingvon de la [[judoj]]; tial ĝi estis persekutata, post kiam Hitler prenis la povon. Ŝajne, en unua tempo, tiu ne estis notebla: [[Paul Hübner]] en "[[Dia Regno]]" 4/1933 atentigis la eksterlandajn [[KELI]]-anojn, ke "la ateisma ondo" estas haltigita kaj ke "la kristanismo estas savita" en Germanio. La Germana Esperanta Asocio provis pluvivi danke al la ekskludo de siaj judaj membroj, kiam [[Herbert Wohlfahrt]] (tiam 22-jara), kreis [[Nova Germana Esperanto-Movado|Novan Germanan Esperanto-Movadon]] kaj jam en [[1933]] la Germana sekcio eliris la [[Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj|Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistaj]]. Sed tiu honta koncedo savis nenion: jam en [[1934]] (nur tri monatoj poste) oni malpermesis la agadon por Esperanto en [[Germanio]], kvankam toleris la ekzistado de asocioj.
 
Pamfletoj citante Hitleron estis disdonitaj tra la Germanio diris:
Linio 45:
|[[Adolf Hitler]], ''[[Mein Kampf]]''}}
 
Ankoraŭ en [[1936]], malgraŭ tio, Hübner esprimis la esperon, ke "certe post kelka tempo ankaŭ niaj oficialaj organizoj en Germanio rekonos la valoron de Esperanto kaj denove subtenos la movadon".
 
Sed ekzistis nenia pravigo por tia optimismo. En februaro [[1936]] [[Martin Bormann]], la [[stabestro]] de la anstataŭulo de Hitler, subskribis la sekvan [[dekreto]]n:
 
{{citaĵo|Ĉar la kreo de internacia mikslingvo kontraŭas al la bazaj konceptoj de la nacisocialismo kaj finfine povas respondi nur al la intereso de superŝtataj potencoj, la antataŭanto de la Führer malpermesas al ĉiuj partianoj kaj membroj de la organizoj filiigitaj al la partio apartenon al ĉiuspecaj unuiĝoj de artefarita lingvo.}}
Linio 53:
Sekve, ankaŭ la lastajn [[volapuko|volapukistojn]] kaj idistojn de Germanio, tiam jam tre malviglajn, naziistoj persekutis. Do, ili kontraŭbatalis ne nur Esperanton, sed eĉ la ideon mem pri internacia lingvo.
 
Kelkajn monatojn poste, la [[20-a de junio|20-an de junio]] 1936, dekreto de [[Heinrich Himmler]], la ĉefo de la sekreta ŝtata polico "[[Gestapo]]", ordonis al la esperantaj asocioj en Germanio mem likvidi sin, se ili volas eviti devigan dissolvon. Ekde tiam ankaŭ ĉia agado por [[KELI]] kaj [[IKUE]] estis malpermesita en Germanio; la internacian agadon de KELI transprenis [[nederlandanoj]] kaj [[svedoj]]. Dum plimulto de la germanaj esperantistoj malkuraĝiĝis kaj akceptis la malpermeson de esperanta agado, Paul Hübner daŭrigis skribi [[artikolo]]jn por "Dia Regno", kiuj tamen ekde januaro [[1938]] aperis nur kun la subskribo "N.N."
 
La [[10-a de majo|10-an de majo]] [[1940]] germanaj trupoj okupis [[Nederlando]]n, kaj en februaro [[1941]] aperis tie la lasta numero de "Dia Regno", ĉar en marto "la tuta [[Esperanto-movado]] en nederlando fariĝis malpermesita kiel 'juda afero'".
Linio 80:
* [http://www.documentarchiv.de/wr/1920/nsdap-programm.html Programo de NSDAP]
* [http://www.homaranismo.info/LeksikonoH.htm Difinoj de faŝismo kaj naziismo en Homaranisma Leksikoneto]
* [http://www.traduccionssimoneweil.cat/pdf/unesquantesreflexionssobreelsorigensdelhitlerisme.pdf Reflexions sobre els orígens del hitlerisme (Simone Weil)] {{ca}}
 
 
{{ideologio}}