Egidius Wensing: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
'''Egidius Lucas Maria WENSING''' (naskiĝis en [[1913]] en [[Roterdamo]], mortis la {{daton|28|aprilo|2004}} en [[Neerpelt]], [[Belgio]]) estis [[Nederlando|nederlanda]] [[nederlandaj esperantistoj|esperantisto]]; [[Listo de honoraj membroj de UEA|Honora Membro]] de [[UEA]] ekde [[1992]].
 
Li lernis Esperanton en [[1930]]. Li estis komence peranto de entrepreno pri trinkaĵoj kaj pro tio la multlingvulo ofte vojaĝis. Ekde [[1937]] en Philips, li poste gvidis la sekcion de medicinaj aparatoj. Vizitante interalie [[Kuvajto|Kuvajton]]n, [[Hindio|Hindion]]n, [[Brazilo|Brazilon]]n kaj [[Bulgario|Bulgarion]]n, li spertis ke la [[Angla lingvo|angla]] ne estas monde konata, ke en [[Japanio]] ankaŭ la plej elstaraj personoj preskaŭ ne scias ĝin paroli.
 
== Estraro de UEA ekde 1962 ==
Linio 7:
Ne volante flankenmeti alian personon, li pretas helpi al [[UEA]] kaj servi ĝin - tion Wensing sciigis al [[Evert J. Woessink|Woessink]]. Gesinjoroj [[J. R. G. Isbrücker|Isbrücker]] jam parolis kun li pri prezidanteco, sed Wensing tute ne estus ofendita fariĝi nur komitatano.
 
En la [[Kopenhago|kopenhaga]] kongreso tiujare (1962), kiam [[Yagi Hideo|Hideo Yagi]] fariĝis Prezidanto, Wensing eniris la Estraron tamen jam kiel Vicprezidanto. Ĉar post la subita morto de Yagi, en majo [[1964]], [[Ivo Lapenna|Lapenna]] hezitis preni la prezidantecon, la Komitato en la tiujara UK de [[Hago]] elektis Wensing Prezidanto. Lapenna proteste eksiĝis kiel Ĝenerala Sekretario, tiel ke Wensing retiris sian kandidatecon kaj Lapenna fariĝis Prezidanto.
 
Vicprezidanto Wensing okupiĝis unuavice pri komerco kaj eldonis vortaron pri ekonomiko, estante direktoro de la Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI). Pro li, Philips eldonis kelkajn varbilojn en Esperanto. Kunlaborintoj kiel CO-direktoro Sadler priskribas Wensing kiel elokventan, trejnitan gvidanton, kiu estus estinta bonega Prezidanto.
Linio 13:
== Rilatoj al Lapenna. UEA-estrarano ĝis 1972 ==
 
Longan tempon Wensing havis "bonegajn rilatojn" kun Lapenna, sed poste li seniluziiĝis pri sia "iama idolo". La industriisto agnoskis certagradajn sukcesojn de la angla, kion Lapenna nomis "defetismo". En la [[UK 1971|56-a Universala Kongreso ]] en [[Londono]] [[1971]] Wensing prezentis sin kiel kontraŭkandidaton, kvankam la elektokomisiono preferis ne mencii lin. Tio estis la unua konkurenceca baloto por la prezidanteco en la historio de UEA. Wensing ricevis 21 voĉojn, Lapenna 26. Wensing tamen estis elektita por la Estraro. Post pliaj disputoj kun Lapenna, interalie pro financoj, la Vicprezidanto en decembro [[1972]] forlasis la Estraron.
 
== Denove en la UEA-estraro de 1974 ĝis 77 ==
Linio 28:
 
{{Vivtempo|1913|2004|Wensing, Egidius Lucas Maria}}
 
[[Kategorio:Nederlandaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Estraranoj de UEA]]