Kiss: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e plibonigadeto per AWB
Linio 20:
[[Dosiero:KISSPaulStanley0846-1000.jpg|eta|250px|Paul Stanley]]
[[Dosiero:Peter Criss 1995.jpg|eta|250px|Peter Criss]]
La kvaropo '''Kiss''' estis fondita en [[Nov-Jorko]] en [[1972]]. La muzikgrupo estis influita de kelkaj iniciatoj de [[David Bowie]] (ambaŭseksaj estaĵoj), [[Lou Reed]] kaj ankaŭ de teatra rok-muzika hororo de [[Alice Cooper]]. La anoj de la grupo decidiĝis kamufli sian identecon per [[ŝminko|ŝminkaĵoj]] kaj komiksaj kostumoj. Gene akceptis aspekton de [[vampiro]], Paul de stela knabo, Ace de eksterterano kaj Peter de [[kato]]. Kiss poste eliris precipe el angla [[glam-roko]] ([[rok-muziko]] kun [[cirko|cirkaj]] elementoj) kaj antaŭ publiko ili rigoroze kaŝis siajn vizaĝojn sub [[masko]]j inspiritaj de japana teatro [[Kabuko]]. La koncertan bapton la kvaropo faris la [[30-an de januaro]] de [[1973]] en Coventry Club en novjorka [[Queens]]. Kiss klare vidigis per siaj unuaj koncertoj malŝatojn al rok-muzika presaro kaj arogantecon rilate al gepatroj. Ili akiris tiel subtenon de la plej maljunaj novjorkaj rok-muzikaj ŝatantoj. En koncertoj la grupo uzis gigantajn arojn de [[perkutinstrumento]]j kaj [[pirotekniko|piroteknikajn]] [[efekto]]jn. El la kvaropo plej multe prezentiĝis basgitaristo kaj [[kantisto]] [[Gene Simmons]] (naskiĝinta la [[25-an de aŭgusto]] [[1949]] en [[Ĥajfo]] en [[Israelo]]), kiu kraĉis [[fajro]]n, vomis artefaritan [[sango]]n aŭ li nur montris sian nekredeble longan tridekcentimetran [[lango]]n. Diablajn aŭdacaĵojn prezentis ankaŭ la kantanta [[gitaro|gitaristo]] [[Paul Stanley]] (naskiĝinta la [[20-an de januaro]] [[1952]] en [[Manhattan]] en [[Nov-Jorko]]), gitaristo [[Ace Frehley]] (naskiĝinta la [[27-an de aprilo]] [[1952]] en [[Bronkso]] en Nov Jorko) kaj tamburisto [[Peter Criss]] (naskiĝinta la [[20-an de decembro]] en [[Brooklyn]] en Nov Jorko).
 
Debuta sennoma albumo de la grupo aperis la [[18-an de februaro]] [[1974]]. La dua gramofondisko "Hotter Than Hell" kun japanaj kreditoj sur la koverto estis ĉe usonaj ŝatantoj farota impreson, ke Kiss estas en [[Japanio|la lando de eliranta suno]] jam famigitaj. Sed temis nur pri komerca tiro, ĉar antaŭa titola albumo venis sur [[samurajo|samuraja]] merkato nur kun dujara malfruiĝo. La unuan grandan furorkanton "Rock and Roll All Nite" alportis la tria gramofondisko "Dressed to Kill". En la sama jaro, en [[1975]] aperis neatendite sukcesa koncerta dualbumo "Alive!", da kiu tuj vendiĝis duonmilionon da kopioj. Post tiu ĉi hodiaŭ jam kulta ludigaĵo Kiss tiom famiĝis, ke en roloj de iliaj antaŭsaltantoj komencis aperi grupoj, al kiuj antaŭe varmigis la publikon ĝuste "kissanoj". Produkton de nova albumo "Destroyer" ekprenis [[Bob Erzin]], kiu al kelkaj komponaĵoj enpremis alian karakteron pro uzo de pluaj instrumentoj. Sed ŝatantoj volis pli krudan LP [[gramofondisko]]n "Rock and Roll Over", ludigata preskaŭ vive en novjorka Star Theatre. La [[12-an de decembro]] [[1976]] Ace Frehley estis dum koncerto en Lakeland Colliseum sur [[Florido]] trafita per [[elektra kurento]], kiam li per unu mano tuŝis metalan konstrukcion de kulisoj kaj per la alia [[kordo]]jn de sia [[gitaro]]. Onidire li estis revivigata dudek minutojn, post kio li leviĝis kaj komune kun la ceteraj li daŭrigis en la koncertado ĝis ties fino. En marto de [[1977]] Kiss alvojaĝis [[Japanio]]n, kie dum kvar koncertoj ili superis rekordon de vizitantoj, kiun tenis tie ĝis tiu tempo [[Beatles]]. Kiss havis tiutempe ankaŭ multegon de nemuzikaj aktivaĵoj de vendado de diversaj surkudraĵoj ĝis ekzemple al eldono de sia [[komikso]]. Tiu aperis la saman tagon kiel albumo "Love Gun" kaj Kiss antaŭ ties preso aldonis antaŭ okuloj de bulvardaj medioj en presistan farbon eĉ iomete de sia propra sango. Tiel ili povis fanfaroni, ke tiu ĉi komikso estis "skribita per sango de la grupanoj". Sukceson de la unua vivkoncerto vane klopodis ripeti duobla LP "Alive II". Fine de la sepdekaj jaroj la mondo komencis subiĝi al [[diskoteko|diskoteka]] febro kaj tial ankaŭ Kiss akomodis sian albumon "Double Platinum" al tiu ĉi evoluo. La menciita 2KD enhavis remiksitajn komponaĵojn, kies ritma elekto estis reguligita tiel, por ke ĝi plimulte alproksimiĝu al diskoteka stilo. En [[1978]] unuopaj "kissanoj" eldonis siajn soloajn albumojn. Fine de la 70-aj jaroj Kiss ludigis novan albumon "Dynasty", en kiu la tedigitan Crisson, kiu malamis la nomadan vivon, parte anstataŭis tamburisto [[Anton Figo]]. "Dynasty", kiu aperis la [[23-an de majo]] [[1979]], ŝokis konvinkitajn ŝatantojn per diskutinda diskoteka furorkanto "I Was Made for Loving You".