Esperanto-movado en Usono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 9:
Dum multaj jaroj, tamen, la afero, kiel aliloke, kreskis tre malrapide. Nur izolaj fervoruloj laboris en la kampo. Nur en 1905 ĝi komencis antaŭeniri sur la vojo de sukceso. La {{daton|16|februaro|1905}} kelkaj interesatoj en [[Bostono]] fondis la unuan grupon en Usono, kies prezidanto estis [[John Fogg Twombly]], sekretario [[Edward K. Harvey]]. La [[23-a de marto|23-an de marto]] 1905 la Bostonaj esperantistoj fondis nacian asocion, [[Amerika Esperantista Asocio]], kies prezidanto fariĝis [[Charles A. Matchett]], sekretarioj Harvey kaj Twombly. En tiu jaro aperis ankaŭ grupoj en [[New York]], [[Philadelphia]] kaj aliloke; en 1906 en [[Chicago]], [[Seattle]] kaj multaj aliaj lokoj. Tre konata usona ĵurnalisto, [[George Brinton McClellan Harvey|George B. M. Harvey]], subtenis la movadon fervore, presante en grava gazeto „[[North American Review]]“, kiun li redaktis, propagandajn artikolojn kaj lecionojn kaj varbis al la afero multajn gravajn personojn. Laŭ raporto de la sekretario de la nacia asocio, en januaro 1907 ekzistis en Usono kaj Kanado 82 konataj grupoj kaj rondoj. En januaro 1907 la asocio komencis eldoni gazeton ''[[Amerika Esperantista Revuo]].'' (Jam en oktobro 1906 [[Arthur Brooks Baker|Arthur Baker]] en [[Oklahoma City]] estis fondinta gazeton ''[[Amerika Esperantisto]].'') En 1908 ĉe la unua landa kongreso en [[Chautauqua]] (ŝtato New York) oni renomis la asocion [[Esperanto-Asocio de Norda Ameriko|Esperantista Asocio de Norda Ameriko]] (EANA) kaj [[Edwin C. Reed]] fariĝis sekretario kun sidejo en Chicago. ''Amerika Esperantista Revuo'' ĉesis ekzisti kaj ''Amerika Esperantisto'' fariĝis oficiala organo de la asocio. En 1910 la [[UK 1910|6-a UK]] okazis en [[Washington]]. 357 esperantistoj ĉeestis, el 20 landoj, interalie [[Zamenhof]]. 16 regnestroj estis oficiale reprezentataj. Prezidis [[John Barrett|John Barret]] direktoro ĝenerala de [[Panamerika Unuiĝo]] kaj prezidanto de EANA. Oni prezentis en parko dramon de Shakespeare ''[[Kiel plaĉas al vi]],'' tradukitan de d-ino [[Ivy Kellerman Reed]].
 
Poste en Usono kiel en aliaj landoj, venis malfacilaj tagoj por la afero kaj la nombro de interesatoj malgrandiĝis. Pro la premo de personaj aferoj, Reed ne povis plu teni la direktadon de la asocio, kaj en 1913 kelkaj fervoraj E-istoj en ŝtato [[Masaĉuseco|Massachusetts]], i. a. [[Edward Saxfon Payson|Edward S. Payson]], [[%C4%9Cermolisto_de_usonaj_esperantistojĜermolisto de usonaj esperantistoj#George_Winthrop_LeeGeorge Winthrop Lee|George W. Lee]], Ernest F. Dow, d-ro [[Charles Hill Fessenden|C. H. Fessenden]] kaj f-ino E. J. Meriam, entreprenis la malfacilan taskon. Spite de ĉiuj malhelpoj la gazeto aperis regule kaj landa kongreso okazis ĉiujare. En 1915 okazis en [[San Francisco (Kalifornio)|San Francisco]] dum la Ekspozicio Panama-Pacifika la 11-a UK, organizita de [[Donald Evans Parrish|D. E. Parrish]], prezidis R. Colquhoun. Pro la milito tiam furiozanta nur 163 E-istoj ĉeestis, el 16 landoj; 17 regnestroj estis oficiale reprezentataj.
 
Post la [[unua mondmilito]] la afero komencis antaŭeniri malrapide. En 1929 [[John Joseph Sussmuth|J. J. SÜSSMUTH]] fariĝis sekretario de EANA kaj danke, ĉefe al liaj nelacigeblaj penoj, la intereso pri Esperanto reviviĝis. Oni fondis novajn grupojn kaj ĝenerala intereso ree montriĝis pri la afero. En 1932 20 grupoj estas oficiale filiiĝintaj al la nacia asocio, kiu posedas 644 rekte aliĝintajn membrojn, krom multaj aliaj anoj de la filiaj kluboj. Neniu statistiko ekzistas por montri la nombron de la membroj de filiaj kluboj. Ekzistas ankaŭ ĉirkaŭ 40 aliaj grupoj ne oficiale filiiĝintaj al EANA, kvankam en harmoniaj rilatoj kun ĝi, krom diversaj neorganizitaj klasoj kaj rondoj. La asocio eldonas gazeton kaj jarlibron, vendas kaj eldonas librojn, kaj kondukas viglan propagandon. Sub ĝiaj aŭspicioj kunvenis landaj kongresoj seninterrompe de 1908. Prezidanto estas [[Henry William Hetzel]] de [[Philadelphia]] (de 1926); sekretario J. J. Süssmuth de [[Fort Lee]] ([[New Jersey]]). La asocio reprezentis la Esperantistojn de Usono kaj Kanado kune.
Linio 37:
 
== Noto ==
{{referencoj}}
<references/>
 
[[Kategorio:Esperanto-movado laŭ landoj|Usono]]