Aleksandro la 6-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |left → |maldekstra per AWB
Linio 16:
 
== Biografio ==
[[Dosiero:Alexander - Bolla "Desiderando nui", dopo il 18 settembre 1499 - 2951587.tif|thumbeta|''Desiderando nui'', 1499]]
 
Li apartenis al familio de la malalta nobelaro de Valencilando, kaj li estis filo de la fratino de la papo [[Kaliksto la 3-a]]. De infanaĝo li estis destinita al eklezia kariero. Antaŭ ol atingi aĝon de 16 jaroj li jam akiris eklezian profiton en Xàtiva kaj kanonikajn postenojn en [[Sogorb]] kaj [[Valencio]]. En [[1449]] li iris al [[Italio]] por studado,en [[1456]] li doktoriĝis pri kanona juro en Bolonjo, kaj en tiu sama jaro lia onklo fariĝis papo kaj nomumis lin kardinalo-diakono de Sankta Nikolao "in Carcere Tulliano". De tiam lia influo sur la Roma kurio estis pli kaj pli larĝa, se oni kalkulas la nombron kaj la rentojn de digneco kaj prebendo kiujn liaj manoj atingis. Li estis tenanto kaj administranto de la mitro de Girona kaj València, de Cartagena, de Albano, de Porto, de Mallorca kaj de Eger, inter aliaj.
Linio 25:
La nomo de lia patro estis Lanzol aŭ Llançol, sed li prenis tiun de sia patrino, kiam lia patrina onklo fariĝis la papo Kaliksto la 3-a (8-an de aprilo 1455). Li studis juron en Bolonjo kaj, post la elekto de lia onklo, fariĝis tre rapide episkopo, kardinalo kaj fine vic-kanceliero de la Eklezio, kiu nepotismo karakterizas lian epokon. Li laboris en la [[roma kurio|kurio]] dum kvin papadoj, akirante multe da administracia sperto, da influo kaj da riĉaĵo, sed ne multe da povo. Kutime ŝparema, li sciis montri se necese lukson kaj li loĝis en bela palaco. Agrablaj estis liaj manieroj kaj lia aspekto tre alloga, sed kiel ĉe multe da tiamaj prelatoj lia moralo tute ne estis senriproĉa. Liaj du ĉefaj pasioj estis la or-avidemo kaj la allogo al la virinoj. Krome, li tro amis la infanojn, kiujn liaj amatinoj donis al li.
 
[[Dosiero:Kmska Titiaan - Jacopo Pesaro bisschop van Paphos voorgesteld door paus Alexander VI Borgia aan de heilige Petrus - 28-02-2010 13-56-55.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|Aleksandro la 6-a fare de [[Tiziano]].]]
Bonan ideon pri la korupteco kaj la senmoralo, en kiuj vivis la tiama papado, donas tiu memorinda kaŝtanbankedo, kiu restis fama en la historio de la [[pornografio]]. Post la morto de [[Inocento la 8-a]] la tri ĉefaj kandidatoj por la Sankta Seĝo estis la kardinaloj Borgia, Ascanio Sforza kaj Giuliano della Rovere. Neniam en la antaŭaj kaj en la estontaj elektoj oni elspezis tiom da mono por aĉeti la voĉdonantojn; Borgia, kiu estis la plej riĉa, sukcesis aĉeti la plej grandan nombron de voĉoj kaj li estis elektita la 11-an de aŭgusto 1492 kun la nomo Aleksandro la 6-a.
 
Linio 38:
Sammaniere oni atentigas ke la apogo liverita al la filo Cezaro ekscese agresanta (laŭdata tamen de [[Machiavelli]]) por la reelstablo de la suveneco de la papa ŝtato en Romanjo en kiu la papaj delegitoj agadis kiel Sinjorioj sendependaj kaj despotaj, estis, en la papo, orientita al la sama celo pli ol al senskrupula krueleco en uzado de la milita forto. Por atingi tiun ŝtatan integrecon kaj defendi al Aleksadro la 5-a ne mankis okazon por komprenigi ke mem estas preta uzi soldularmeon por okupi teritoriojn de najbaraj landoj.
 
Plue al oni plaĉas romarki ke, inter la potilikaj sukcesoj en la tiutempaj kontraŭaj cirkonstancoj, ne justus subtaksi lian politikon de tolero koncerne hredojn. Kiam tiuj estis forigitaj el Hispanio kaj estis neakceptitaj en Florenco, Milano, Napolo, Venecio kaj aliloke, Papo Borgia loĝigi en sia teritorioj 8.000 el ili, kaj publike monpunis romajn hebreojn kiuj, timinte perdi sian civitanan staton, tro insistis, eĉ per mondonacoj, por ke la azilo ne estu koncedita. Li ankaŭ establis akcepto-centron sur la Appia antikva. Pro tia tolero la papo estis epitetata “marrano”, plimalbonigo de la termino “konverso”. En proceso en Romo kontraŭ 180 marranoj, li volis akceptis ilian proponon de repaĉiĝo; nur unu el ili estis bedaŭrinde mortopunita. Vidu: La leggenda nera di Papa Borgia , 2008, Verona ISBN: 978-88-89913-88-8)
 
== Bibliografio ==
Linio 55:
{{EL}} http://www.bautz.de/bbkl/a/alexander_vi_p.shtml <!-- lb:Den Alexander VI. am Kierchelexikon BBKL (op Däitsch) lb->eo:_Den_ _Alexander_ _VI_. _am_ _Kierchelexikon_ _BBKL_ (_op_ Germana lingvo) de:} -->
{{EL}} http://www.heiligenlexikon.de/BiographienA/Alexander_VI.html <!-- lb:Ökumeneschen Hellegelexikon de:Ökumenisches Heiligenlexikon -->
 
 
{{vivtempo|1431|1503|Aleksandro la 6-a}}
 
[[Kategorio:Papoj]]