Barack Obama: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Malaprobis la 2 lastajn tekstajn ŝanĝojn (de Tennosenna) kaj restarigis revizion 5803819 de Ochilov: malutila forigo de informoj
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right → |dekstra (2) per AWB
Linio 34:
|notoj =
|}}
'''Barack Hussein OBAMA II''' {{EkajIFA|b''aR''AK h''u''SEJN oŭBAm''a''|bəˈɹɑːk hʊˈseɪn oʊˈbɑːmə}} (naskiĝis la {{daton|4|aŭgusto|1961}}) estas la nuna [[Prezidanto de Usono]]. De 2005 ĝis 2008 li estis [[usona senatano|senatano]] por [[Ilinojo]].
 
Laŭ la ''Historia Oficejo de la Usona Senato'', li estis la kvina [[afrik-usonanoj|afrik-usona]] senatano en la [[usona historio]]. Obama estis la ĉefa [[oratoro]] ĉe la 2004-a nacia kunveno de la demokratia partio, kiam li ankoraŭ servis en la ŝtata senato de Ilinojo. En novembro 2004 li elektiĝis kun granda iomo en jaro de multaj gajnoj de la [[Usona Demokrata Partio]].
 
En 2008 li gajnis la antaŭbalotojn kontraŭ [[Hillary Rodham Clinton|Hillary Clinton]]. La {{daton|4|novembro|2008}}, 47-jaraĝa, li gajnis la baloton kontraŭ [[John McCain]]. Pro tio li fariĝis la 44-a [[prezidanto de Usono]], inaŭgurita la {{daton|20|januaro|2009}}. Li estas la unua usona prezidanto kiu ne havis du blankajn gepatrojn. La {{daton|6|novembro|2012}}, li regajnis la baloton, kontraŭ [[Mitt Romney]].
Linio 47:
Barack Obama naskiĝis en [[Honolulu]], [[Havajo]] kiel infano de Stanley Ann Dunham (1942–1995) kaj Barack Hussein Obama (1936–1982)<ref name="biography">{{cite web|year=2008|title=President Barack Obama|location=Washington, D.C.|publisher=The White House|url=http://www.whitehouse.gov/administration/president-obama|accessdate=December 12, 2008}} {{ref-en}}</ref>. La patro, ano de la popolo de la [[Luoj]] devenis de la urbeto [[Nyang’oma Kogelo]], distrikto de Siaya, [[provinco Nyanza]], [[Kenjo]]; la patrino estis blankhaŭta usonanino el [[Wichita]], [[Kansaso]]. La patro estis en Usono pro universitataj kaŭzoj. La gepatroj konatiĝis unu la alian en la [[universitato de Havajo]] en ''Manoa'', urboparto de Honolulu. Ili geedziĝis dum tempo, kiam en kelkaj partoj de Usono geedziĝoj inter blankuloj kaj nigruloj ankoraŭ ne estis permesataj.
 
En sia memorlibro eldonita en 1995, ''Dreams from My Father'' ("Revoj de mia patro") Obama priskribis sian preskaŭ rasblindecan fruan infanecon. Li skribis: ''"Ke mia patro aspektis neniel, kiel la personoj ĉirkaŭ mi — ke li estis nigra kiel [[peĉo]], kaj mia patrino estis blanka kiel lakto — apenaŭ registriĝis en mia menso"''.
 
Kiam Obama estis dujaraĝa en 1963, liaj gepatroj eksedziĝis kaj lia patro reiris al Kenjo. Lia patrino edziniĝis al Lolo Soetoro, [[indonezio|indoneza]] studento, kiu kunprenis Obama-n al [[Ĝakarto]], kiam tiu estis ses-jaraĝa. Obama dum kvar jaroj vizitis diversajn lokajn lernejojn, inter 1967 katolikan lernejon kaj kaj en 1970/71 lernejon kun [[islamo|islama]] fono. En Ĝakarto naskiĝis la duonfratino Maya. Ankaŭ de la flanko de la patro li havas diversajn duongefratojn. Inter ili junan duonfraton, kiu vivas en la mizerkvartalo de [[Najrobo]] kaj la duonfratinon Auma, kiu studis en la germana urbo [[Heidelberg]]. La patron, kiu poste mortis en aŭtoakcidento, vidis la filo denove nur unu fojon, kiel dekjara knabo.
 
Post kvar jaroj, en 1971, Obama revenis al Havajo por loĝi kun siaj patrinflankaj geavoj, Madelyn (1922-2008; ŝi mortis nur du tagojn antaŭ la balotoj pro [[kancero]]) kaj Stanley Dunham (1918–1992). En Havajo li vizitis la faman privatan lernejon ''Punahou School''. Li finis la lernejon kun speciala laŭdo.
Linio 59:
 
=== Privata Vivo ===
[[Dosiero:Barack_Michelle.jpg|thumbeta|rightdekstra|Michelle kaj Barack Obama]]
Li edziĝis kun [[Michelle Obama]] en 1992. Michelle ankaŭ studis en Harvard kaj laboris poste en la urboadministracio de [[Ĉikago]]. Ili interkonatiĝis en la advokatejo kie la juna Obama laboris kiel staĝanto. Ili havas du filinojn (naskitajn en 1998 kaj 2001). Barack Obama vivis kun sia familio en Ĉikago ĝis lia prezidantiĝo.
 
== Politika Vivo ==
Obama aktiviĝis en la politiko de la federacia ŝtato [[Ilinojo]] en 1992. En Ĉikago li subtenis politikan kampanjon por konvinki [[afrik-usonanoj|afrikusonajn]] balotontojn registriĝi por la naciaj balotoj por subteni [[Bill Clinton]]. En 1996 li fariĝis senatano por la suda balot-distrikto de Ĉikago. Kiel parlamentano li estis konvinkita [[politikisto]] de la maldekstra-liberala [[politika spektro|spektro]]. Li estis kunverkanto de pluraj leĝaj proponoj por helpi al malriĉaj laboristaj familioj. En 2000 li ne sukcesis eniri la domon de la reprezentantoj, ĉar li malsukcesis jam en la antaŭbalotoj kontraŭ Bobby L. Rush.
 
=== Antaŭbalotoj ===
Linio 72:
 
=== Antaŭbalotoj de la Demokrata Partio ===
[[Dosiero:Barack Obama in St. Paul 2008.jpg|thumbeta|rightdekstra|Obama deklaras la venkon kontraŭ [[Hillary Clinton]] ĉe la antaŭbalotoj]]
Obama gajnis la antaŭbalotojn en entute 29 el la 50 federaciaj ŝtatoj. Krome li gajnis inter la demokratoj kiuj vivas en eksterlando kaj en eksteraj teritorioj kiel ekzemple [[Guam]] kaj la [[Usonaj Virgulininsuloj]]. Post la 3-a de junio 2008 li sukcesis havi sufiĉe da delegitoj kaj Hillary Clinton retiriĝis. Obama fariĝis la unua [[afrik-usonanoj|afrikusona]] prezidant-kandidato.
 
Linio 79:
 
== Postena ŝanĝo al Barack Obama ==
La ŝanĝo de la prezidanta posteno al Barack Obama komenciĝis, kiam li gajnis la prezidantecan elekton de Usono la 4-an de novembro 2008.
 
La [[20-a de januaro|20-an de januaro]] Barack Obama ricevis povon en solena ceremonio en [[Vaŝingtono]] kiel la unua nigrula aŭ duonnigrula prezidento de Usono.