Oblikva turo de Pizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| per AWB
Linio 1:
{{Heredaĵo de UNESKO}}
{{Informkesto universala|koloro=blua|inko=blanka|titolo=Oblikva turo de Pizo|
|[[Dosiero:Leaning tower of pisa 2.jpg|240px|thumbeta|center|Oblikva Turo de Pizo]]|
Geografiaj datumoj||
Loko|Placo del Duomo|
Linio 107:
Je la komenco de la [[20-a jarcento]], la reĝo de Italio instigis al studoj pri la problemo. Tiuj sin sekvadis senlime; iuj kun ideoj tre ekzotikaj. Multaj el tiu ideoj detruus la formon de la turo; ekzemple metante iujn apogilojn aŭ similajn aferojn sur la fasadon de la konstruaĵo. Plej serioza provo por vertikaligi ĝin estis farita en [[1934]] sub [[Benito Mussolini|Mussolini]]. Oni decidis meti fundamenton sub la malsupron de la turo. La celo estis pumpi betonon sub la fundamenton, metodo ne tute nova kaj ofte farita en malnovaj konstruaĵoj, kiuj montras tendencon al inklino aŭ al sinkado en la teron. Sed la pezo de la betono estis pli granda ol la rezisto, kiu ĝin subtenis kaj, anstataŭ haltigí la kliniĝon, ĝin sinkigis kaj klinigis ankoraŭ pli.
 
En [[1989]] oni mezuris, ke la supra parto estas jam pli ol 4 metrojn el sia ekvilibra linio, kaj la jara kliniĝado atingas 2  mm, duoble tiom kiom antaŭ 50 jaroj! La tiaman kliniĝon, spertuloj opinias tro granda kaj danĝera, kaj ili decidis ke la turo plu ne estas sufiĉe sekura por permesi supreniradon. Iuj inĝenieroj certigas, ke la monumento minacas fali sen averto kaj ke la falo estas forte akcelata de la senĉesa vibrado kaŭzata de la intensa ĉirkaŭa trafiko. Kontraŭuloj opinias, ke distanco inter la turo kaj apuda ŝoseo estas tamen sufiĉe longa por absorbi la vibradon, pro la elasteco de la argilo, sur kiu staras la konstruaĵego. Studoj de inĝenieroj, kunvenoj, paroladoj, pliaj studoj, kunvenoj kaj paroladoj sin sekvis ĝis februaro 1992, kiam fine komencis labori en la urbo internacia komisiono. La studoj kaj diskutoj kompreneble plu daŭras, sed nun jam internaciskale. Jam multaj kaj plej diversaj teknikaj kaj elektronikaj instrumentoj daŭre observadas la sanstaton de la fama turo, plej precize.
 
Unu el la anoj de la fakula komisiono diras, ke la turo preskaŭ certe falos post 5 ĝis 25 jaroj, ĉar la matematika rilato inter puŝantaj fortoj kaj rezistantaj fortoj troviĝas jam de la ekstremalo de toleremo. Spertulo pri tera premo kaj fosado, male diras ke li tute ne povas ion ajn aserti pri la vivodaŭro de la malsanulo; eble ĝi falos morgaŭ aŭ post cent jaroj; la tuta afero estas granda enigmo, kiu ja dependas de la kvanto de akvo en la fundamento kiu malaltiĝas pli rapide ol atendite. Plej optimisma aserto diras, ke la turo starados ankoraŭ pluajn 85 jarojn, eble eĉ 100. Dumtempe, la pizanoj estas sufiĉe malkontentaj, ĉar dum pli ol tri jaroj ili plu ne ricevas la kutiman nombron da turistoj.<ref name="mon01">{{Monatoref|numero=1993/05|paĝo=16|titolo=La turo de Pisa|ligilo=|aŭtoro=[[Amador Diaz]]}}</ref>
 
En 1995 oni provis frostigi la grundon sed tio nur plirapidigis la kliniĝon. En 1998 interna ŝtala armaturo estis enkonstuita kaj en 1999 60 kubmetroj da argilo estis elfositaj kaj la fundamento estis plifirmigita per 15-metrojn profundaj fostoj. Tiu vorko kiu kostis 30 milionojn da Eŭroj proksimigis la supron de vertikalo je 43 &nbsp;cm kaj garantii pluan jarcentan staradon. La monumenton oni denove povas viziti de la 15-a de decembro 2001. Iuj spertuloj timas ke tio mallongigos la stardaŭron de la momunmento, aliaj asertas ke ĝi plu staros 300 jarojn.
 
== Karakterizoj ==
* Alteco de la Placo del Duomo: ĉ 2 m super marnivelo
 
* Alteco: 58,36 m (100 pizaj ulnoj) super fundamenta ebeno
* Alteco super la grundo: 55,86 m sur plej malalta flanko; 56,70 m sur la plej alta
* Alteco de ĉiu etaĝo: 5,82 m (2 arpentoj aŭ 10 pizaj ulnoj)
 
* Diametro ekstera ĉe bazo : 15,484 m
* Diametro interna ĉe bazo : 7,368 m
Linio 125 ⟶ 123:
* Diametro de la vakuo je fundamento : 4,5 m
* Cirkonferenco ĉe bazo : 48,6 m (100 pizaj futoj)
 
* Pezo: 14.453 tunoj
 
* Sonoriloj: 7
* Plej granda sonorilo : "L'Assunta"; 3,5 t, gisita en 1655
* Plej malnova sonorilo : "Pasquareccia", gisita en 1262
 
* Ŝtupoj ĝis supro de la sonorilejo: 296
=== Kliniĝo ===