Papua cirkuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
e plibonigadeto per AWB
Linio 19:
|komunejo =
}}
La '''Papua marĉocirkuo''' (''Circus spilonotus spilothorax'') estas [[rabobirdo]] de la subfamilio de [[cirkuoj]] kaj familio de [[Akcipitredoj]], indiĝena de [[Novgvineo]], kiu estas membro de la genro ''Circus''. Ĝi estas komune klasita kiel [[subspecio]] de la [[Orienta marĉocirkuo]] (''Circus spilonotus'') de orienta [[Azio]]. Tamen ĝi povas esti separata specio aŭ alternative subspecio de la [[Aŭstralazia marĉocirkuo]] (''Circus approximans'') de [[Aŭstralazio]].
 
Ĝi estas dise distribuata tra tuta [[Novgvineo]] escepte ĉe la duoninsulo [[Vogelkop]] okcidente. Estas kelkaj nekonfirmataj vidaĵoj el [[Aŭstralio]] sed tiu birdospecio povas esti facile konfuzata kun la Aŭstralazia marĉocirkuo. Ĝi loĝas en [[herbejo]]j kaj [[humidejo]]j ĝis 3800 m super marnivelo. Ĝi ĉasas malalte super malferma grundo serĉe de malgrandaj mamuloj, birdoj kaj lacertoj.
 
La maskla plenkreskulo estas kutime arĝentogriza kun nigraj kapo, gorĝo, dorso kaj flugilmarkoj kaj blankaj subaj partoj. Inaj plenkreskuloj estas brunaj kun pala pugo, kaj striecaj vosto kaj subaj partoj. Junuloj estas nigrecbrunaj kun kremokoloraj markoj en kapo, pli etende ĉe inoj. La longo de tiu birdo varias el 47 al 54  cm; inoj estas pli grandaj ol maskloj.
 
En la centraj altaj teroj kaj la valo de la rivero [[Rivero Sepik|Sepik]] estas malhela [[Morfo (zoologio)|morfo]]; maskloj de tiu formo estas ĉefe nigrecaj kun griza vosto kaj inoj estas ĉefe malhelbrunaj.