Andreas Bausewein: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, [[File: → [[Dosiero: per AWB
Linio 1:
[[FileDosiero:Andreas Bausewein.jpg|thumbeta|La politikisto en 2009.]]
'''Andreas BAUSEWEIN''' (naskiĝinta la [[5-an de majo]] [[1973]] en [[Erfurto]]) estas germana politikisto de la [[Socialdemokratia Partio de Germanio|Socialdemokratia partio/SPD]] kaj ekde 2006 urbestro de [[Erfurto]].
 
== Trejnado kaj profesia laboro ==
Post la frekvento de la Gutenberg-lernejo en Erfurto li trejniĝis de 1989-93 kiel elektroinstalisto. Post la [[civila servo]] ĉe la ambulanca servo ''Arbeiter-Samariter-Bund'' li iĝis en 1995 kunlaboranto de la SPD-frakcio en la landa parlamento por la daŭro de unu jaro. De 1995-99 li studis ĉe la [[Fakaltlernejo de Erfurto]] kaj iĝis diplomita socialpedagogo. Postdiploman studon pri pedagogiko ĉe la [[Universitato de Erfurto]] li sukcese finis en 2002.
 
De 2002 ĝis 2003 li deĵoris kiel socialpedagogo ĉe la profesia pluklerigadejo de la malliberejo de [[Tonna]]. Poste li laboris kiel kvalifikiĝ-kunordiganto ĉe la turingia filio de la [[Germana sindikata konfederacio]].
 
== Politika laboro kaj publikaj oficoj ==
Al la SPD Bauswein membriĝis en 1990. De 1995-2004 li estris la junularan sekcion de la socialdemokratanoj en Turingio. Ekde 1994 li estis estrarano de la landa frakcio. De 1998-2008 kaj denove ekde 2010 li estis/estas vicestro de la landa partia filio. De 2004-06 li estis deputito de la [[Turingia Landa Parlamento]].
 
En majo 2006 li venkis ĉe la dua decida balotado la kristandemokratian kontraŭulon Dieter Hagemann per ne tute du trionoj de la voĉoj. Tiam nur 30,9 % de la erfurtanoj kun voĉdonadrajto partoprenis la elekton.
 
Okaze de la nova elekto de la SPD-estrarano en la 7-a de junio 2008 Bausewein ne plu estis elektita. Kaŭzo estis lia pozicio post la elektoj por la turingia landa parlamento, kiam li estis favorinta aliancon kun la [[La Maldekstro|maldekstruloj]] kontraŭe al la alo ĉirkaŭ [[Christoph Matschie]], kiuj finfine ekkoaliciis kun la kristandemokratanoj. Tamen en la 6-a de marto 2010 li denove elektitis tiufunkcie (danke al nur 57 % de la donitaj voĉoj)<ref>[http://www.tlz.de/tlz/tlz.politik.volltext.php?kennung=on2tlzTHUThuNational40242&zulieferer=tlz&kategorie=THU&rubrik=Thueringen&region=National&auftritt=TLZ&dbserver=1 Anonco ĉe ''OTZ'' en la 8-a de marto 2010]</ref>.
 
Kiel urbestro li responsis i.a. por la malkonstruo de la monumentprotektita enirejo al la naĝejo ĉe la [[Norda parko (Erfurt)|Norda parko]].
 
La 22-an de aprilo 2012 li jam dum la unua balotado reelektitis kiel urbestro (59,2 % de la donitaj voĉoj). La dua plej forta kandidato, la konservativulo Michael Panse, gajnis nur 14,9 %<ref>[http://www.erfurt.de/ef/de/rathaus/wahlen/ob/jahre/42553.shtml Rezultoj ĉe la urba hejmpaĝo.]</ref>. Post la elekto de la [[Landa Parlamento de Turingio]] en aŭtuno de 2014 li gvidis la koaliciajn interparoladojn kun Maldekstruloj kaj Verduloj.
Linio 22:
 
== Literaturo ==
*[[Steffen Raßloff]]: ''Die Oberbürgermeister der Stadt Erfurt seit 1872''. En: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt 35 (2007). p. &nbsp;25-27.
 
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.andreas-bausewein.de/ Retpaĝo oficiala.]
*[http://www.erfurt-web.de/Oberb%C3%BCrgermeister_in_Erfurt La erfurtaj urbestroj ĉe ''erfurt-web.de''.]
 
== Subnotoj ==
<references />
 
{{vivtempo|1973||Bausewein, Andreas}}
 
[[Kategorio:Germanaj politikistoj]]
[[Kategorio:Urbestroj]]