Telegrafo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hell-telegrafo ŝanĝita al Hellschreiber
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (7), |right → |dekstra (7) per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Seaman send Morse code signals.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Optika telegrafado de maristo]]
'''Telegrafo''' estas [[aparato]] [[optiko|optika]], [[akustiko|akustika]] aŭ [[elektro|elektra]] por transsendi per videblaj, aŭdaj aŭ skribitaj signoj informojn ĝis granda distanco.
 
Linio 8:
En la antikva tempo per torĉo aŭ fumo oni sendis mesaĝojn (optika telegrafado). Spite la primitivecon, sporade oni uzis jam kodojn, do praktike literoj estis forsenditaj. Menciindas du sistemoj. Aŭ oni instalis akvujojn samajn en ambaŭ lokoj. La diversaj akvoniveloj montris difinitajn literojn. La sendanta telegrafisto signis la starton per torĉo, samtempe malfermis la kranon. Ĉe la difinita litero signiĝis halto kaj oni fermis la kranon. La alia telegrafisto devis sekvi lin. Aŭ oni uzis kodan sistemon kun vico da fenestroj kaj laŭ kodoj oni signis per torĉoj en difinitaj fenestroj. Ĝis la nuntempo la ŝipistoj uzas flagsignojn, krome reflektoron aŭ sunospegulon.
 
[[Dosiero:OptischerTelegraf.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Optika telegrafo de Chappe]]
[[Dosiero:Telegrafo.png|thumbeta|rightdekstra|250px|cirkvito de la telegrafo de Morse]]
En [[1792]] Chappe (ŝapp) eltrovis optikan "telegrafon", kiu etendiĝis en [[Francio]] kaj iom pli. Precipe [[Napoleono]] profitis de la invento. Super alta [[kolono]] estis tri moveblaj brakoj. En sekreta libro oni kodigis 6000 vortojn al nombroj. Difinita nombro difinis ekskluzivajn brakopoziciojn, kiujn la telegrafisto manipulis de sur la tero. Nur la unua kaj la lasta ĉeftelegrafistoj de longa ĉeno de stacioj scipovis ĉifri kaj deĉifri la tekston. La ceteraj telegrafistoj nur imitis la brakopoziciojn tiel, ke ili teleskope vidis la antaŭajn brakopoziciojn.
 
Linio 18:
 
Estis pli bona solvo la elektromagneta sistemo. Oni profitis tion, ke la [[kompaso]] estas forturnebla pere de elektromagneto. Oni profitis ankaŭ tion, ke direkto de la kompasturno dependas de la direkto de la baterio. La sistemo estis pli rapida. En muran keston oni metis parojn da kompasoj kaj ŝaltiloj. La ŝaltilo havis 3 statojn: mezan, dekstran kaj maldekstran. Almenaŭ 5 ŝaltiloj difinis literon.
[[Dosiero:Morsa-tipa ricevilo.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Morsa-tipa ricevilo kun paperrubando (supre) kaj relajso (dekstre, nigra).]]
[[Dosiero:Karakteriza sendilo de Morsa-aparato.jpg|thumbeta|rightdekstra|230px|Karakteriza sendilo de Morsa-aparato. Tio estas simpla ŝaltilo.]]
[[Dosiero:Sinkrona telegrafo de Hughes.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Sinkrona telegrafo de Hughes. La pianoklavoj funkciigas la signojn. Sube dekstre estas la pedalo.]]
'''Morsa (skriba) telegrafo:''' Samuel Morse konkeris la mondon per sia inventaĵo. La sendilo estis ŝaltilo, kiu fermis unusolan cirkviton. La ricevilo estis elektromagneto. Dum funkciado la aparato pentris punkton (por mallonga puŝo de la ŝaltilo) aŭ strekon (por longa puŝo) sur la paperrubandon. La aparato tiris la rubandon per konstanta rapideco. Do Morse ne sendis literojn, sed kodojn konsistantajn el punktoj kaj strekoj. Vidu [[Morsa kodo]]. Ofte la rubando malbone funkciis, tial oni uzis frapetilon. Tio estis [[relajso]] sen kontaktiloj. Funkciado de la ankro aŭdigis mallaŭtan frapadon. La telegrafisto ne uzis la paperan rubandon, sed aŭdis la ritman frapadon kaj mem surpaperigis la mesaĝon. La aparato bezonis unusolan konduktilon, oni anstataŭigis la alian konduktilon per terkonekto.
 
Komence la distanco estis nur 30  km, sed oni uzis etape [[relajso]]jn, kiuj refreŝigis la malfortajn signalojn. Per ili la ebla distanco estis preskaŭ senfina. La Morsa-aparato disvastiĝis en la tuta mondo, escepte la forajn insulojn. La ricevilo pliboniĝis al reliefskribo. La telegrafistoj legis la reliefskribon kontraŭ lampo, tial kelkaj telegrafistoj [[blindeco|blindiĝis]]. Poste oni uzis bluskribon, ĉar la inko estis blua.
 
En Hungario la unua telegrafo ekfunkciis en [[1847]] inter [[Vieno]] kaj [[Bratislavo|Pozsony]].
Linio 32:
La '''literoskribaj telegrafoj''' komence estis '''sinkronaj''', poste '''neritmaj'''. D.E.Hughes (hjus) en [[1856]] prezentis sinkronan maŝinon. En la aparato literorado turniĝas sinkrone kun la alia aparato. Oni uzis 26 literojn kaj 26 ciferojn kaj skribosignojn. Se oni premis klavon, impulso estiĝis en tiu momento, kiam ĝuste la literorado prezentis tiun signon. La forsenditan impulson polariza relajso ricevis. Pro la sinkrona turniĝo ĝuste tiu signo elektiĝis. La signoklavaro similis al la pianoklavaro. La telegrafisto devis suprenlevi pezojn per pedalo. Malrapida falo de la pezoj movis la mekanismon. La teksto skribiĝis sur paperrubando, kies alia flanko estis glua. Se finiĝis la mesaĝo, la telegrafisto akvumis la rubandon kaj gluis tion sur telegrafan blanketon. Tiu sistemo estas '''rubandoskriba telegrafado'''. La aparato sendis minute po 200 da signoj.
 
Telegrafa sendilo de [[Émile Baudot]] en [[1874]] konsistis el 5 klavoj, krome estis 5 kombinoj de diversaj kurentoj. La ricevilo estis polara relajso. Memore al [[Émile Baudot|Baudot]] la telegrafistoj nomumis telegrafan mezurunuon pri li.
 
=== Neritmaj telegrafoj - Rapidtelegrafoj ===
Linio 43:
Rapidtelegrafo de [[hungaroj]] [[Antal Pollák]] kaj József '''Virág''' sendis hore po 80 mil da vortoj. Tiu rapideco estis tiutempe superflua, tial oni uzis ĝin dum mallonga tempo. La maŝino sendis la signojn en lumsensivan paperon. Post rivelado la teksto aperis en manskriba sistemo.
 
[[Dosiero:Monumento pri sparkotelegrafo.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Monumento pri la unua hungara sparkotelegrafo en Budapeŝto.]]
 
=== Telegrafado per radioondoj ===