Katolika Esperanto-movado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
[[Kategorio:Esperanto-movado]] {{EdE|K}}
'''Katolika movado'''. Tuj post la apero de la unuaj lernolibroj kaj vortaroj de [[L.L. Zamenhof]] kelkaj kleraj katolikoj en [[Rusio]] interesiĝis pri la nova lingvo, i. a. la episkopo Zerr en [[Saratov]] kaj la profesoro, poste prelato [[Aleksandro Dambrauskas]] (ruse ''Dombrowski'') el [[Kaŭnaso]] (''Kaunas''). En [[Francio]] [[Louis de Beaufront]], fervora katoliko, direktis sian atenton, krom al la ĝenerala propagando, ankaŭ al la disvastigado de Esperanto inter la katolikoj kaj verkis la unuan Esperanto-preĝareton, prezentitan en 1906 al Papo [[Pio la 10-a|Pio X-a]].
Linio 7:
En 1909 dum la [[UK 1909|UK]] en [[Barcelono]] la Katolikoj okazigis diversajn kunvenojn, kaj tie oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Katolikaj Esperantistoj en [[Parizo]], en 1910. En tiu kongreso Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista ([[IKUE]]) estis fondata. Post la Pariza Kongreso la katolikaj kongresoj okazis regule ĉiujare ĝis la [[unua mondmilito]].
 
La unua postmilita Kongreso, kiu okazis en [[Hago]] en 1920, kondukis al konflikto. Dum tiu kongreso [[Max Josef Metzger]] el [[Graz]] ([[Aŭstrio]]), prezidanto de la Blanka Kruco, iniciatis la fondon de nova internacia organizo, nomata [[Internacio Katolika]] (IKa), kiu ne estis ekskluzive Esperantista, sed kiu uzos Esperanton kiel sian internacian lingvon. Kongreso en Graz en 1921 organizita sub la aŭspicioj de IKa, kie krom Esperanto, ankaŭ aliaj lingvoj estis uzataj, pliakrigis la konflikton kaj estis kaŭzo, ke, precipe pro la instigo de la Nederlandanoj d-ro [[Ĝermolisto_de_nederlandaj_esperantistojĜermolisto de nederlandaj esperantistoj#J._N N._J J._Smulders Smulders|J.N.J. Smulders]] kaj [[Paulus Antonius Schendeler]], IKUE absorbita en IKa, reprenis sian sendependecon kaj reaperigis la gazeton [[Espero Katolika]], kiu intertempe estis anstataŭita de Katolika Mondo, organo de IKa. IKUE rompis la rilatojn kun IKa, kiu de tiu tempo pli kaj pli perdis la kontakton kun Esperanto. La katolikaj kongresoj estis plue organizataj denove de IKUE.
 
IKUE mem estas unuiĝo de tutmondaj katolikaj Esperantistoj, kies celo estas: Laŭeble plej efike servi la interesojn de la katolikismo kaj de la katolikaro per Esperanto. IKUE klopodas starigi katolikajn Esperantistajn ligojn en diversaj landoj aŭ regionoj; ĝi okazigas internaciajn kongresojn; ĝi faras enketojn pri diversaj movadoj, problemoj ktp., kiuj rilatas la katolikismon; ĝi ebligas la eldonon de adresaro, revuoj, libroj kaj aliaj presaĵoj kaj ĝi starigas servan organizadon en ĉiuj landoj en laŭeble plej multaj urboj.
Linio 55:
La Internacia Katolika Esperanto-Movado ĉiam ĝuis la aprobon kaj helpon de katolikaj altranguloj: la Papoj [[Pio la 10-a]], [[Benedikto la 15-a]], [[Pio la 11-a]], Kardinalo van Rossum. Precipe Msro. Giesswein kaj Kardinalo [[Piffl]] komprenis la grandan utilon de Esperanto, ankaŭ Msro. Diepen de 's Hertogenbosch, en kies eparĥio troviĝas ne nur la sidejo de Nederlanda Katoliko, sed ankaŭ tiu de [[IKUE]], plue en Nederlando la senatano P. De Jong van den Heuvel kaj d-ro Moller, parlamentano.
 
(Plejparte ĉerpita el [[Espero Katolika]] kaj [[Nederlanda Katoliko]])
 
:Frato [[Wigbertus van Zon]]
Linio 62:
* [[IKA]], Internacio Katolika, aktiva ĝis la Dua Mondmilito
* [[MOKA]], Mondjunularo Katolika
 
[[Kategorio:Esperanto-movado]]