Fenica alfabeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
e plibonigadeto per AWB
Linio 7:
[[Dosiero:Sarcophag of Ahiram inscription.png|800px]]
 
La esploristo kiu malkovris la sarkofagon, Pierre Montet, kredis ke la sarkofago estas kreita en [[-13-a jarcento]]. Do, dum longa tempo oni kredis, ke tio estis la plej frua fenica enskribo. Sed jam en 1980-aj jaroj oni komencis dubi, ke ĝi povis aperi pli frue ol en [[-11-a jarcento]]. Modernaj esploristoj trovis, ke en sama tombo estis grekaj vazoj de [[-7-a jarcento]], kaj do la tombo aĝas de la sama epoko; aliaj, tamen, kredas, ke la vazoj estas metitaj tien fare de tombrabistoj, kiuj loĝis en la tombo dum iom da tempo, priserĉante ĝin por valoraĵoj.
 
En [[1972]] arkeologo Pritchard, esplorante vilaĝon Sarepta (inter [[Sidono]] kaj [[Tiro]]) trovis vazon kun enskrapita enskribo per fenicaj literoj. La vazo estas farita en [[-13-a jarcento]], dum [[Troja milito]]. Nun oni opinias, ke tio estas plej frua ekzemplo de fenica skribo.
 
En tiaj jaroj jam ekzistis variantoj de pralfabetaj fonetikaj skriboj. Ekzemple, en [[Mezopotamio|Mezopotamia]] [[kojnoskribo]] ekzistis fonetika varianto (Akkada silaba kojnoskribo). En [[Antikva Egiptio|Egiptia]] [[hieroglifo|hieroglifiko]] fonetikaj partoj ekzistis ekde epoko de [[Meza Imperio de Egiptio|Meza Imperio]], kaj eventuale ili iĝis pli kaj pli popularaj. Ankoraŭ en tiuj skriboj aperis vortoj, kiuj estis skribitaj pure per fonetikaj signoj (aparte, fremdlandaj nomoj kaj loknomoj).
 
Unuaj ekzemploj de linearaj (t.e. nekojnoskribaj) alfabetaj sistemoj apartenas al [[-14-a jarcento]]. Tio estas [[praĥanaana alfabeto|praĥanaana]] kaj [[prasinaja alfabeto|prasinaja]] alfabetoj. Ili ankoraŭ estas similaj al la fenica skribo kaj kelkaj sciencistoj rigardas ilin kiel pli fruajn variantojn de ĝi. La literoj de protoĥanaana alfabeto ankoraŭ estas bildecaj, kiel [[ideogramo]]j, sed estas uzataj ekskluzive fonetike. La sono estis kvazaŭ montrita per bildeto de iu aĵo, kiu komencas je sama sono. Ekzemple, litero kun sono '''b''' nomiĝis ''beit'' (domo) kaj estis simpligita bildeto de domo. Sed la litero ne plu signifis vorton "domo", nur la sonon '''b''' - kaj male, la sono '''b''' estis skribata nur per ĝi, ne per iu alia litero aŭ ideogramo. Tiu procedo de apero de literoj el piktogramoj estas formo de [[akrofonio]].
Linio 309:
| Т т
|}
<br {{clear=all>}}
 
{{Commons|Phoenician alphabet}}