Henri Paul Vatré: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 3:
Vatré laboris en 1933-1934 du jarojn en [[Budapeŝto]] ĉe la eldonejo [[Literatura Mondo]]<ref>Vatré, Henri. Du jarojn ĉe Literatura Mondo. En: Iltis-Forumo 3-a jaro 1991, n-ro 2, p.&nbsp;43.</ref>. Inter 1959 kaj 1962 liaj recenzoj, poemoj kaj rememoroj aperadis en [[Nica Literatura Revuo]]; eĉ novelo, ''La kimra biblio'' (kiun [[Kalocsay]] tradukis en la hungaran). Por [[Stafeto]] li kuntradukis (1958) ''La floroj de l' malbono'' de [[Baudelaire]] kaj verkis, pseŭdonime kiel '''Henri Beaupierre''', la pastiĉaron ''Specimene'' (1962), kies stilparodioj pri kvardeko (!) da Esperanto-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj.
 
Liaj postaj verkoj aperis plejparte ĉe [[Iltis]], i.a. ''[[Neologisma glosaro]]'' (4 eldonoj ekde 1983), tradukoj el la romanoj ''Nokta flugo'' (1983) kaj ''Tero de la homoj'' (1985) de [[Antoine de Saint-Exupéry|Saint-Exupéry]], ''Vort-statistikaj esploroj'' (1986) kaj la poemaro ''Disaj gutoj'' (1989). Por Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]) li redaktis kun [[Reto Rossetti]] duvoluman antologiegon de la Esperanta novelarto, ''[[Trezoro_Trezoro (novelarto)|Trezoro]]'' (1989).
 
Kun karakteriza modesto, Vatré akceptis provlegi kaj prikonsili multajn Esperanto-eldonaĵojn, de Stafeto kaj aliaj. Li i.a. indeksis la aŭtoritatan konsultverkon [[Esperanto en perspektivo]] (1974), la literaturajn periodaĵojn Norda Prismo, Nica Literatura Revuo kaj Iltis-Forumo. Diversloke li publikigis vort-statistikajn esplorojn pri la verkoj de dekoj da Esperanto-aŭtoroj. Ĉion ĉi li skrupule plenumadis malgraŭ pli kaj pli regresa vidpovo kaj tute sen komputila helpo. Laŭ omaĝa frazo de [[Juan Régulo Pérez]], Henri Vatré "''ade mallumigis siajn okulojn por heligi la Esperantan literaturon al nunaj kaj venontaj generacioj''".
Linio 11:
==Eksteraj ligiloj==
*[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=vatré&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri Henri Vatré en la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_PlanlingvojEsperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Henri Vatré en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "vatr" en ĉiuj kampoj)
* [http://www.ipernity.com/blog/risho/58813 Eseo: Henri Vatré en la servo de la esperanta literaturo]
Linio 17:
 
==Fontoj==
{{referencoj}}
<references/>
 
{{DEFAULTSORT:Vatre, Henri}}