Noor Inayat Khan: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
 
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 1:
'''Noor-un-Nisa Inayat Khan''' (naskiĝis la 2-an de januaro 1914 en [[Moskvo]], mortis la 13-an de septembro 1944 en germana [[koncentrejo]] [[Dachau]]) – barata verkistino, dum la [[dua mondmilito]] [[spionado|spionino]] de Special Operations Executive (SOE), en 1943 transportita al [[okupado|okupata]] [[Francio]]. Ŝi servis en [[franca rezistado]] kiel [[telekomunikado|radiotelegrafistino]]. Malkonspirita kaj arestita de [[germanoj]] estis [[pafekzekutado|pafekzekutita]] en koncentrejo [[Dachau]]. Postmorte distingita per ''George Cross''.
 
==Biografio==
[[Kategorio:Britaj militistoj]] [[Kategorio:Francaj rezistantoj]] [[Kategorio:Personoj de la dua mondmilito]] [[Kategorio:Mortintoj en naziaj koncentrejoj]] [[Kategorio:Naskiĝintoj en 1914]] [[Kategorio:Mortintoj en 1944]]
Ŝia patro estis [[sufiismo|sufia]] [[mistikismo|mistikulo]] kaj instruisto Hazrat Inayat Khan, la patrino usonanino Ora Ray Baker. Flanke de la patro estis malproksima posteulino de [[Tipu Sultan]], la 18-jarcenta reganto de [[Majsur]]. Ŝi naskiĝis en [[Kremlo]], kie ŝia patro estis instruisto. Baldaŭ post ŝia nasko la familio forveturis al [[Londono]], kaj kiam ŝi estis 6-jara, translokiĝis al Francio kaj setliĝis apud [[Parizo]]. Ŝi ĉiuflanke edukiĝis laŭ eŭropa eduksistemo (partoprenis [[konservatorio]]n, finis infanan [[psikologio]]n en [[Sorbono]]), kaj laŭ la tradicia hinda. Ŝi verkis [[rakonto]]jn por [[infano]]j kaj gvidis infan-programojn en pariza radio. En 1939 publikigis kolekton da rakontetoj ''Twenty Jataka Tales''.
 
Post germana invado al Francio en 1940 ŝi kune kun la familio fuĝis al [[Britio]]. La 19-an de novembro 1940 eniris al Women's Aŭiliary Air Force, kie instruiĝis kiel radiooperatoro. En 1942 estis varbita fare de SOE, edukiĝis pri specialaj operacoj kaj la 16-an de junio 1943 estis, kiel la unua virino-radiotelegrafistino, translokigita al Francio. Ŝi ricevis pseŭdonomon „Madeleine”. Baldaŭ, post ŝia alveno al Parizo la rezisto-grupo, kun kiu ŝi kunlaboris, estis parte malkonspirita, kaj multaj batalantoj estis arestitaj. Malgraŭ tio ŝi forĵetis proponon forlasi Parizon kaj restis sur la posteno. Kiel unusola aktiva radiooperatorino certigis al Résistance ligitecon kun Londono. Oktobre 1943 estis perfidita kaj arestita de [[gestapo]].
 
Enketata en la ĉefa sidejo de [[Sicherheitsdienst]] en Parizo, dufoje provis fuĝi. Dum la eketado estis [[torturo|torturata]]. Poste kadre de la agado Nacht und Nebel ([[Nokto]] kaj [[nebulo]]) transportita al [[Nazia Germanio]], al [[malliberejo]] en [[Pforzheim]], kie dum preskaŭ dek monatoj restis en nehomaj kondiĉoj, kun ligitaj manoj kaj piedoj, batita kaj verŝajne [[seksperforto|seksperfortata]]. La 11-an de septembro 1944 kune kun tri agentinoj de SOE estis transportita al [[koncentrejo]] en [[Dachau]] kaj du tagojn poste pafmortigita. Ŝia korpo estis [[kremacio|kremaciigita]].
 
Postmorte distingita per ''George Cross'', la plej alta brita civila distingo atribuata pro kazoj de aparta kuraĝo. Distingita ankaŭ per la [[Ordeno de la Brita Imperio]] kaj la franca ''Croix de Guerre''. Novembre 2012 Princess Royal malkovris en Londono ŝian [[busto]]n, faritan de Karen Newman.
 
==Bibliografio==
* Boyd Tonkin, ''Noor Anayat Khan: The princess who became a spy''. [[The Independent]], 20-a de februaro 2006
 
==Eksteraj ligiloj==
* David Wilkes, [http://www.dailymail.co.uk/news/article-2230082/Noor-Inayat-Khan-Statue-unveiled-commemorate-Britains-Muslim-war-heroine.html] „Mail Online”, 8-a de novembro 2012.
 
[[Kategorio:Britaj militistoj]] [[Kategorio:Francaj rezistantoj]] [[Kategorio:Personoj de la dua mondmilito]] [[Kategorio:MortintojMortintaj en naziaj koncentrejoj]] [[Kategorio:Naskiĝintoj en 1914]] [[Kategorio:Mortintoj en 1944]]