Kotono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Baumwoll-Erntemaschine auf Feld.jpeg|eta|dekstra|250px]]
Plej malnova skribita mencio pri '''kotono''' estas enel [[Hindio]]. Kotono kultivatis en Hindio ekde pli daol 3000 jaroj kaj priparolitas en la [[Rigvedo]] skribita pr.proksimume en jaro [[-1500]]. De antikveco, kaj dum jarcentoj, ĝis la angla [[Kolonio|koloniado]], Hindio estis ĉefa produktanto kaj eĉ eksportisto de kotonaĵoj. En antikvaj tempoj [[Romianoj]] importis per alta kosto la hindiajn [[muslino]]jn, kiujkiujn ili nomis ''ventis textiles'' t. e. teksitaj ventoj. Modernhistorie kotonaj ŝtofoj ornamitaj per koloraj pentraĵoj presitaj el Hindio ekkonatis en [[Eŭropo]] nur en la 17-a jarcento kaj tiam nomitis "hindiaĵoj".
 
Kotono estas tiu silkeca [[lanugo]], kiu kovras la semon de [[kotonujo]] kaj el kiu oni [[teksado|teksas]] diversajn ŝtofojn (kardita, kombita kotono).
 
[[Ekologio|Ekologie]] la [[intensa agrikulturo]] de kotono estas la plej problema, ĉar ĝi uzas multe da [[irigacio]] kaj de [[agrotoksaĵo]]j. De kelkaj jaroj kelkaj provoj pri komercigo de kotonajojkotonaĵoj ekologie kultivitaj estas faritaj.
 
Oni nomas brilkotono, al kiu oni donas per kemia traktado silkecan aspekton. Fulmokotono estas celuloza [[nitrato]], preparata per nitrado de kotona [[celulozo]] kaj flagrante kiel pulvo. Puriga kotono estas fasko el kotonaj fadenoj por purigi kaj poluri malpurajn objektojn.
 
La lum- kaj varmobezono de la planto estas granda.
 
==Kultivado de kotonujo en Rusio respektive Sovetunio==
En [[Sovetio|Sovetunio]] oni, cele provizi la tutan landon per kotono, grandskale kultivis la planton per irigacio el la [[Arala maro|Aral-lago]] kaj la riveroj en ĝi alfluantaj [[Amu-Darjo]] kaj [[Sir-Darjo]], kio rezultis (kaj la akvouzado de la paperindustrio) la sekiĝon, ŝrumpiĝon de la [[lago]], krome [[Uzbekio]] suferas pri serioza [[poluo]] pro la [[agrotoksaĵoj]].
 
== Kultivado de kotonujo en Hungario ==
Kvankam la geografia situo de Hungario ne estas konvena por kultivado de kotonujo, oni ofte provis ties kultivadon pro politikaj idealoj. La ideala kultiveja norda limo estas la latitudo de 45-46 gradoj, de kiuj Hungario situas pli norde. De la semado ĝis la rikolto, la kotonujo bezonas 6-8 monatojn (ĉe moder-klimataj specioj), tiel oni plurfoje provis la kultivadon en suda parto de la [[Granda Hungara Ebenaĵo]]. Tio signifis gravan riskon.
 
Laŭ fontoj, la la unuaj eksperimenoj okazis dum regado de [[Jozefo la 2-a]] (1780-90), imperiestro de [[Aŭstrio-Hungario]]. Tiam la kultivadaj provoj okazis en [[Bánság]] (poste en Jugoslavio) kaj oni alportis kamparanojn el [[Turkio]], kiuj konis la kultivadajn metodojn. La eksperimento fiaskis en 1782 kaj 1783 pro la aŭtunaj frostoj. Same okazis en 1785 ĉe Varsad kaj en 1795 denove en Bánság.
 
La postaj eksperimentoj okazis en kadro de la armeo (pro la kontinenta blokado kaj militoj altiĝis prezo de la kotono) kaj alportis bonajn rezultojn en 1807-08 en regionoj de Temesvár, Versec, Jankovác kaj Pancsova. La ekfolarantan kotonujan kultivadon sufokis la ĉesigita kontinenta blokado (falis la prezo de la kotono). Pluajn provojn faris la hungara inĝeniero István Vedres ĉe [[Szeged]] en 1812, 1815 kaj 1818, sed tiujn neniigis la fruaj frostoj. Oni importis en 1846 kotonujajn semerojn el [[Suda Kalifornio]]. Oni sukcese eksperimentis ĉe Káposztásmegyer (nun parto de [[Budapeŝto]]) per en [[forcejo]] antaŭĝermitaj kotonujidoj.
 
La postaj provoj ĉiam fiaskis pro la nekonvena temperaturo. Danke al la pli konvena vetero en jaroj de la 20-a jarcento (foresto de malfruaj kaj fruaj frostoj), oni sukcese kultivis la planton ĉe [[Irig]], [[Kaplony]] (1900), [[Pincehely]] (1902), Tárnokhát (1904). Sed en 1904-1905 alvenis denove pli malvarma vetero, kiu fiaskigis la projektojn.
 
La postaj provoj alportis ĉiam provizorajn sukcesojn nur tiam kiam la vetero estis konvena. La vegeta periodo de la planto estis 6-8 monatoj, dum la senfrosta vegetativa periodo en Hungario estis certa nur de majo ĝis septembro, kiu periodo (5 monatoj) ne sufiĉis por daŭra sukcesa enkonduko de la kultivado. La lastaj plej fifamaj eksperimentoj okazis en 1949-54 dum la plej akra stalinisma epoko. Tiam regis en la komunistaj landoj la ekonomia politiko de la [[aŭtarĥio]] kaj la regantoj volis en ĉiu lando produkti ĉion. Kvankam la temperaturo same ebligis provizorajn sukcesojn, la naturon ne sukcesis venki. (Oni kultivis en 1951 sur 50.000 [[arpento]]jn kun rikolto de 303 kg je arpento.)
 
== Vidu ankaŭ ==