Diskuto:Listo de falsaj amikoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
Saluton. Mi supozas, ke ‎Salatonbv kiu forigis japanajn ekzemplojn (-2 044) 09:47, 2 Jul. 2015 devis iel tialigi sian agon.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 01:07, 3 Jul. 2015 (UTC)
:Jes mi forigis multajn listigitajn japanvortojn origine el la angla lingvo en la sekcio de [[Listo_de_falsaj_amikoj#Japana_lingvo|la japana]]. Tiuj vortoj (akuŝon=action, adaruto=adult ktp) estas jam en la listo de [[Listo_de_falsaj_amikoj#Angla_lingvo|la angla]]. En la nuna japana lingvo estas multo da lingva prunto speciale el la angla, kaj se oni listigus tiajn vortojn, la listo de la japana estus okupita de senlimaj anglaĵoj. Mi ne nur forigis sed aldonis aliajn japanajn vortojn.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 01:53, 3 Jul. 2015 (UTC)
::: Saluton. Mi aprobas forigadon de senlimaj anglaĵoj. Tamen, mi opinias ke iuj estas ne forigendaj.
:::* ブティック (butikku, boutique) - Prunta vorto el la franca. Sed franca vorto ''boutique'' estas ne falsa amiko kun Esperanto. Pruntado el franca al japana kaŭzis falsamikecon kun la franca kaj Esperanto. Pri la falsa amiko, la Esperanto-Japana Vortaro de [[Japana Esperanto-Instituto|JEI]] rimarkas.
:::* 銀行 (ginkō) - La japana lingvo ne pruntas la vorton el la angla, sed la angla pruntas el la japana.
:::* パンフレット (panfuretto,pamphlet) - Pruntvorto el diversaj eŭropaj lingvoj: germana, franca, itala kc. Sed tiuj lingvoj ne falsamikas kun Esperanto, laŭ mia scio. Pruntado en la japanan kaŭzis falsamikecon kun tiuj lingvo kaj Esperanto. Pri la falsa amiko, la Esperanto-Japana Vortaro de JEI rimarkas.
:::* テロ (tero) - La originala angla vorto ''terrorism'' estas ne falsa amiko kun Esperanto. Tamen en pruntado, forigado de -ism kaŭzas falsamikecon kun Esperanto. En angla lingvo oni ne forigas '-ism'on. Ĝi similas al la kazo de ホモ.
::: Parenteze, pri falsa amiko "ザメンホフ". Ĝi foje troviĝas kiel ŝerco. Tamen mi opinias ke ĝi estas ne reala falsa amiko. Ĉar ''Samen'' ザーメン estas la pruntvorto el la germana, kaj estas uzata en medicina termino(japanaj kuracistoj ofte uzas la germanajn vortojn) aŭ kaŝlingvo, sed ĝi estas uzata ne ĝenerale. Por la signifo, oni uzas japanan vorton [[ja:精液|ĝi]]n. - [[Uzanto:Ryoho|Ryoho]] ([[Uzanto-Diskuto:Ryoho|diskuto]]) 05:07, 9 Jan. 2016 (UTC)
Reiri al la paĝo "Listo de falsaj amikoj".