Unuiĝo de Italio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
Linio 4:
La procezo estas komprenebla kiel aldoniĝo de la malprogresa kaj aristokrata Italio de la sudo (Regno de Napolo, [[Sicilio]]), ankrita en la Antikva Reĝimo, al la industriita kaj burĝa Italio de la nordo (valo de rivero [[Po]]), pli kontakta kun la revoluciaj ŝanĝoj de la komenco de la Samtempa Epoko (Burĝa revolucio, Liberala revolucio kaj [[Industria revolucio]]). Tamen ankaŭ estas konsiderebla en la ideo, ke la nordo parazitis la sudon malhelpante ties disvolvigon kaj akcelante la elmigradon kaj la pludaŭron de ties socia situacio.<ref>[http://www.ilportaledelsud.org/primati.htm El portal del sur]</ref> Ankaŭ la konspira rolo de la [[Framasonismo]] aŭ de la interesoj de diversaj eŭropaj potencoj (ĉefe [[Britio]]) estis iam montrita kiel kaŭzo.<ref>[http://www.ilportaledelsud.org/unit%E0-mille_1.pdf presentación de Giuseppe Ressa, parte 1, pag 15]</ref>. Laŭ historiisto Giuseppe Brienza, anglia registaro provis, eĉ financante almenaŭ parte la ''ekspedicion de la mille'', inokuli protestantismon en la koro de katolikismo. Estas konite ke malantaŭ la bersaljeroj enirintaj Romon tra la breĉo de Porta Pia sekvis tenaca roto da vendistoj de protestantaj biblioj. La unua ilin transportadis per ĉareto trenita de hundo epitetata, neŝatigcele, "Pio naŭa".
 
Ĉiukaze ĝi estis fine farata de la [[Savoja dinastio]], kiu reĝis en la [[Piemonto]] (elstare regata de la ĉefministro grafo de [[Camillo Benso di Cavour|Cavour]]), kontraŭ la intervenoj de aliaj gravuloj kiel ([[Mazzini]], [[Giuseppe Garibaldi|Garibaldi]]), laŭlonge de komplikaj okazaĵoj ligitaj al la eŭropa ekvilibro (intervenoj de [[Francio]] kaj [[Aŭstrio]]), kiu pintiĝis per la aldonigo de la lasta reduto de la [[Papa Ŝtato]] en 1870. Tamen pludaŭris la postulado de landlimaj teritorioj, ĉefe kun la [[Aŭstrio-Hungario]] ([[Triesto]] kaj la [[Provinco Trento]]), kiuj solviĝis parte en [[1919]] post la [[Unua Mondmilito]] ([[Traktato de Saint-Germain-en-Laye]] kaj ekspedicio de [[GabrielleGabriele D'Annunzio]]).