Soncebozo-Sombevalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 16 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q67292)
Linio 35:
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Sonceboz-Sombeval datiĝas el la jaro [[866]] kiel ''Summavallis''. Oriente de Sonceboz estis trovitaj restaĵoj de [[Romio|romia]] vojo trans la [[Ĵurasa Montaro]]. Proksime de la du vilaĝoj oni trovis pruvojn pri romia setlejo el la 4-a jarcento kaj setlejo frumezepoka. Ĝis la [[reformacio]] Sonceboz-Sombeval apartenis al la priorejo Moutier-Grandval kaj ek de tiam al la Senjorujo Erguel en la Princepiskopejo Bazelo. <ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D275.php ''Anne Beuchat-Bessire kaj Catherine Krüttli'': ''Sonceboz-Sombeval'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2012-02-29)]</ref> De [[1797]] ĝis [[1815]] Sonceboz-Sombeval kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento [[Haut-Rhin]] de [[Francio]] kaj poste en 1815 per la [[Viena Kongreso]] estis atribuita al [[Kantono Berno]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8439.php ''Anne Beuchat-Bessire'': ''Erguel'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2005-11-15)]</ref> Okaze de la fondiĝo de [[Kantono Ĵuraso]] la loĝantaro de la komunumo Sonceboz-Sombeval voĉdonis en la jaroj [[1974]] kaj [[1976]] dufoje favore al restado ĉe [[Kantono Berno]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8464.php ''Anne Beuchat-Bessire'': ''Courtelary (oficdistrikto)'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2005-03-08)]</ref>
 
==Personecoj==
En Sonceboz-Sombeval vivas la fame konata esperantisto, mondcivitano kaj klimasoldato [[Parzival (Serge Reverdin)]], kiu tie funkciigas la Amabasadejon de la Suno, kiu estas la sidejo de lia memnomumita mondregistaro.
 
== Notoj kaj referencoj ==