Astorgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Catedral y palacio de Gaudi de Astorga.jpg|thumb|250px|La graveco de la turismo videblas en la adaptado de placo kaj stratoj por piedirantoj, kiel en la foto de la placo.]]
 
'''Astorgo''' hispane ''[[Astorga]]'' estas [[Hispanio|hispana]] municipo kaj urbo kiu troviĝas en la centra zono de la [[provinco de Leono]], en la nordokcidenta zono de la [[Aŭtonoma Komunumo]] [[Kastilio kaj Leono]]. Ĝi troviĝas en la komarko [[Maragaterio]], de kiu ĝi estas la ĉefurbo kaj plej grava nukleo, meze de la [[Dezerta Altebenaĵo de Leono|Altebenaĵo]] kaj la [[montaroj de Leono]]. La urbo estas la kapo de unu el la [[diocezo de Astorgo|diocezoj]] plej ampleksaj kaj antikvaj de Hispanio, kies jurisdikcio etendiĝas al la duono de la provinco Leono kaj parto de la provincoj [[provincoProvinco OrensoOŭrenso|OrensoOŭrenso]] kaj [[provinco Zamoro|Zamoro]].
 
Ĝia historia kaj monumenta heredaĵo, ĝia situo kiel vojkruciĝo de la [[Vojo de la Arĝento]] kaj la [[Jakoba vojo]], kaj ankaŭ pro la diversaj festoj laŭlonge de la jaro, inter kiuj menciindas la karnavaloj, la [[Sankta Semajno en Astorgo|Sankta Semajno]] kaj la festoj de asturoj kaj romianoj, konvertas ĝin en alloga turisma urbo kaj por hispanoj kaj por eksterlandanoj. Inter ĝiaj monumentoj plej simbolaj kaj karakteraj troviĝas la [[Katedralo de Astorgo|Katedralo]], la [[Episkopa Palaco de Astorgo|Episkopa Palaco]], la [[Urbodomo de Astorgo|Urbodomo]] kaj la [[Romia Muzeo de Astorgo|Romia Muzeo]].