Hebrea lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
Oni kredas ke post la jaro [[200]] de nia erao, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, sed tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por [[religio]] kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, [[literaturo]], [[filozofio]], [[medicino]] kaj [[scienco]]. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado ([[cionismo]]) ĝin revigligis kiel parolatan lingvon en [[Otomana Imperio|Otomana]] [[Palestino]] en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La [[Britio|Brita]] Mandato de [[Palestino]] rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la [[angla]], la [[araba]] kaj la hebrea). La hebre-parolanta [[komunumo]] en Palestino rapide kreskis kaj jam post la [[unua mondmilito]], ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato [[Israelo]] en [[1948]]. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj.
 
La hebrea estas skribata per la [[hebrea alfabeto]], kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies origino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj [[latina alfabeto]]j. Tiu malnova hebrea-[[fenica alfabeto]] tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en [[125]] kaj la [[Bar-Koĥba-ribelo]]. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la [[Jida lingvo|jud-germanan]], la [[Judhispana lingvo|jud-hispanan]], la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp.

La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el [[konsonanto]]j, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri [[vokalo]]jn, sed tio estas kutima nur en la vortaroj, en eldonoj de la [[Biblio]], en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokalojn.
 
Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj [[vokalo]]j. Ekzemple, la vorto ''sefer'' signifas «libro». Ĝia radiko estas ''s-f-r'', kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi ''sifrija'' («biblioteko»), ''sifrut'' («literaturo»), kaj ''sipur'' («rakonto»; la konsonantoj {{Prononco|f}} kaj {{Prononco|p}} estas unu sama [[fonemo]] en la hebrea).