Adam Friedrich Oeser: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
En 1739 Oester venis al [[Dresdeno]] kiel li pere de rondo de la grafo [[Heinrich von Bünau]] en [[Nöthnitz]] konatiĝis ankaŭ kun [[Johann Joachim Winckelmann]]. Li loĝis kune kun Oeser en Dresdeno kaj lernis de li la artistan praktikadon. Por la eseo ''Gedanken über die Nachahmung der griechischen Werke in der Malerei und Bildhauerkunst'', kiun Winckelmann publikigis en 1755, Oeser pentris la vinjetojn. Cetere li ĉefe faris miniaturaĵojn kaj ornamaĵojn el kiuj restis ĝisnun nur malmultaj. Oeser artiste kopietis [[Louis de Silvestre]], [[Raphael Mengs]] kaj Christian Wilhelm Ernst Dietrich.
 
Komence de la [[Sepjara milito]] (1756) Oeser forlasis Dresdenon kaj vivis ĝis 1759 ĉe la Kastelo Bünau/Dahlen proksime de [[Oschatz]], kiun li plibeligis per mur- kaj plafonpentraĵoj (detruite en 1973 incendie). En 1759 li transloĝiĝis al [[Lepsiko]] kie li vivis ĝismorte. Samloke li fariĝis en 1764 la unua direktoro de la nove instalita Akademio pri desegnado (ekde 1765 en [[PleißenbergPleißenburg]]). Estante princelektista kortegopentristo li paralele prelegis ĉe la Dresdena Akademio. Liaj disĉiploj estis i.a. Heinrich Friedrich Füger, Christoph Nathe kaj [[Johann Christian Reinhardt]]; ekde 1766 [[Johann Wolfgang von Goethe]] havis lin kiel desegnoinstruiston. En 1779 Oeser, kiu mem kolektis kuprogravurajojn, skribis raporton ("Schreiben an Herrn v. Hagedorn …") pri du pentrogalerioj en [[Hanovro]] (Sammlung Wallmoden) kaj en [[Hamburgo]] (Sammlung Schwalbe).
 
En Lepsiko Oese dediĉis sin antaŭ ĉio al la alegoria dekoracipentradon. Krom pentri en diversaj lepsikaj burĝaj domoj aŭ en la Gohliser-kastelo (1780) li plenumis menditajn publikajn komisiojn. (ekz. teatra kurteno por la Nova lepsika teatrejo en 1766; samloke ankaŭ la plafonpentrado en 1781; plafono de ''Alter Gewandhaussaal'' kun J. L. Giesel; Kirko Sankta Nikolao en Lepsiko de 1785-96).