Mutobskuruloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
 
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 9:
 
El 316 mutobskuruloj transportitaj al Pollando 103 pereis (ĉirkaŭ 30%), en tio 9 dum flugo aŭ elsalto, 84 pereis en [[batalo]] aŭestis murditaj de [[gestapo]], 10 prenis [[veneno]]n post aresto, kontraŭ 9 oni postmilite plenumis [[mortpuno]]n surbaze de verdiktoj dum [[stalinismo|stalinisma]] periodo. El inter 91 mutobskuruloj, kiuj partoprenis en la [[ribelo de Varsovio]], 18 pereis batale.
 
==Turnopunkta decido==
La 20-an de septembro 1940 generalo [[Władysław Sikorski]], pere de sia filino Zofia Leśniowska, invitis [[kapitano]]n Maciej Kalenkiewicz al [[matenmanĝo]]. Post interparolo sekvis du decidoj de la Supera Komandanto: pri formigo de la unua pola paraŝutista unuo kaj urĝa pretigo de flugoj al Pollando. Oktobre 1940 komencis laboron novkreita en la Tria [[Stabo|Staba]] Fako de Supera Komandanto kvinpersona speciala fakultato pri studoj kaj instruado de paraŝutista soldataro. Ĝia ĉefo iĝis diplomita subkolonelo Wilhelm Heinrich, [[oficiro]] de la antaŭmilita Dua Fako. Krom kapitanoj Górski kaj Kalenkiewicz ektroviĝis tie du oficiroj de [[aviado]] subkolonelo Stefan Olszewski kaj kapitano de [[navigado]] Lucjan Fijuth, kiu [[invado en Pollandon|septembre 1939]] komandis la 13-an observan skadron. La fako okupiĝis pri la principoj de aviada ligiteco kun Pollando, planoj de varbado kaj instruo de mutobskuruloj kaj kondiĉoj de longdistancaj flugoj Pollanden. Lige al la planoj krei aerdescendan armeon en venonta ĝenerala insurekcio oni prilaboris formigprincipojn de tiaj unuoj. Volontuloj al soldatservo en Pollando, post alveno en instruejon ĵuris kadre de [[Pola Enlanda Armeo]], akceptis pseŭdonomojn kaj de tiu momento iĝis fakte soldatoj de [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]].
 
Oktobre 1940 kapitano Kalenkiewicz organizis la unuan paraŝutistan kurson en brita centro Ringway, apud [[Manĉestro]]. La dusemajnan instruon finis 12 partoprenantoj, el kiuj ĉiu kvarfoje saltis kun paraŝuto, en tio unufoje nokte.
 
La Sesa Staba Fako de Supera Komandanto alpaŝis al varbado kaj instruado de mutobskuruloj. Paralele oni komencis kursojn en Supera Milit-Lernejo kaj Lernejo de [[spionado|Spion]]-Oficiroj en [[Londono]]. Parto de la kursaj diplomitoj estus forflugonta al Pollando. En polaj unuoj oni komencis silentan varbadon. Inter alvenantaj volontuloj estis soldatoj de ĉiuj [[armilo]]j: [[sapeo|sapeistoj]], ligitecanoj, aviadilistoj kaj [[kavaliro]]j.
 
==Mutobskuruloj==
Linio 17 ⟶ 24:
* [[Jan Piwnik]]
 
==Vidu ankaŭ==
[[pl:Cichociemni]]
* [[Jerzy Iwanow-Szajnowicz]] – [[heroo]] de la greka [[rezistomovado]]
 
==Bibliografio==
* ''Drogi Cichociemnych (biogramy, relacje osobiste)'' (Vojoj de Mutobskuruloj (biogramoj, personaj eldiroj)), Bellona, [[Warszawa]] 2008, ISBN 978-83-11-11309-1.
* Grzegorz Korczyński, ''Polskie oddziały specjalne w II wojnie światowej'' (Polaj specialaj taĉmentoj en la dua mondmilito), Bellona, Warszawa 2006, ISBN 83-11-10280-5.
* Hubert Królikowski, ''Tobie Ojczyzno – Cichociemni'' (Al vi Patrujo - Mutobskuruloj), Militista Speciala Formiĝo GROM je la nomo de Paraŝutistoj-Mutobskuruloj de Pola Enlanda Armeo 1990-2000, [[Gdańsk]] 2001, ISBN 83-909622-3-3.
* Alfred Paczkowski, ''Ankieta cichociemnego'' (Enketo de mutobskurulo), Pax, Warszawa 1987, ISBN 83-211-0769-9.
* Kacper Śledzinski, ''Cichociemni. Elita polskiej dywersji'' (Mutobskuruloj. Elito de la pola flankatako), Znak, [[Kraków]] 2012, ISBN 978-83-240-2191-8.
* Piotr Witkowski, ''Wpływ doświadczeń armii obcych na powstanie wojska spadochronowego w II Rzeczypospolitej'' (Influo de la spertoj de fremdaj armeoj por fondo de paraŝuta militistaro en la [[Dua Pola Respubliko]]; en: ''Polskie jednostki powietrznodesantowe na zachodzie'' (Polaj aerdescendaj unuoj en okcidento), Bellona SA, Warszawa 2009, ISBN 978-83-11-11640-5.
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.cichociemni.ovh.org Cichociemni – Encyklopedia skoczków AK] - la unua pola paĝaro tute dediĉita al Mutobskuruloj
* [http://web.archive.org/web/20110920224417/http://www.mowiawieki.pl/artykul.html?id_artykul=2238 Grzegorz Łakomski, Cichociemni – zawsze samotni w walce] Grzegorz Łakomski, Mutobskuruloj - ĉiam solecaj batale mowiawieki.pl
 
[[Kategorio:Dua mondmilito]] [[Kategorio:Personoj de la dua mondmilito]] [[Kategorio:Partoprenantoj de la Varsovia ribelo]]