Karbonhidrato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
kunigo el Sakarido
Linio 46:
[[Kategorio:Nutraĵo]]
[[Kategorio:Karbonhidratoj| ]]
{{kunigu|Karbonhidrato|Karbonhidrato}}
 
'''Sakaridoj''' estas gravaj [[kemia kombinaĵo|kemiaj kombinaĵoj]] el biologia kaj komerca vidpunktoj. Ili estas polihidroksaj [[aldehido]]j aŭ [[ketono]]j, aŭ substancoj kiuj liveras tiajn kombinaĵojn post [[hidrolizo]]. Sakaridoj estas vaste troveblaj en la naturo kaj inkludas substancojn tiel konatajn kiel: [[celulozo]]n, [[manĝotabla sukero|manĝotablan sukeron]] kaj [[amelo]]n. En naciaj lingvoj, same kiel en Esperanto, la tradicia nomo por sakarido temas pri [[karbonhidrato]]. Ĝi originas el tiu frua observo: ke la varmigo de tiuj kombinaĵoj rezultigas [[akvo]]n kaj nigran [[karbono|karbon]]-restaĵon, kaj tio malĝuste supozigis ke ili estus hidratoj de karbono.
 
[[Dosiero:d-ribozo.gif|right]]
Plej okulfrapa kemia karakterizaĵo de sakaridoj estas: ke ili entenas grandan nombron da funkciaj grupoj. Ekzemple, la sakarido ribozo havas funkcian grupon ĉe ĉiuj siaj atomoj de ĉeno konsistanta el kvin karbonatomoj. (Vidu dekstran bildon.)
 
Krom hidroksilaj grupoj, plejmulto da sakaridoj havas ankaŭ karbonilan grupon -ketona aŭ aldehidan funkcian grupon- kiel parton de sia molekula strukturo. Sakaridoj plenumas kvar gravajn rolojn en vivaĵoj:
*Ili provizas [[energio]]n per sia [[oksidiĝo]]
*Ili disponigas karbonon por la sintezo de ĉelkomponantoj
*Ili servas kiel stokita formo de [[kemia energio]]
*Ili formas parton de strukturaj elementoj de kelkaj [[biologia ĉelo|ĉeloj]] kaj [[histo]]j
 
La fonto de sakaridoj estas la [[fotosintezo|fotosinteza procezo]], dum kiu [[planto]]j enhavantaj [[klorofilo]]n transformas [[karbona dioksido|karbonan dioksidon]] kaj akvon en sakaridojn, helpe de energio el sunlumo:
[[Dosiero:fotosintezo-1.gif]]
 
== Klasifiko de sakaridoj ==
Ekzistas tri ĉefaj klasoj de sakaridoj: ''mono-'', ''di-'' kaj ''poli''sakaridoj:
 
=== Monosakarido (simpla sukero) ===
[[Monosakarido]]j konsistas el unusola polihidroksila aldehida aŭ ketona unuo. Monosakaridoj estas plue klasigeblaj laŭ la nombro de siaj karbonatomoj. Tel, simplaj sukeroj enhavantaj tri, kvar, kvin aŭ ses karbonatomojn nomiĝas respektive: [[triozo]]j, [[tetrozo]]j, [[pentozo]]j kaj [[heksozo]]j.
 
La ĉeeston de aldehida grupo en monosakarido signas la prefikso ''aldo-''. Simile, ketona grupo estas signita per prefikso ''keto-''. Tiel, ekzemple, [[glukozo]] estas <u>aldo</u>heksozo, kaj [[ribulozo]] estas <u>keto</u>pentozo:
 
[[Dosiero:Glukozo-k-ribulozo.gif]]
 
La pentozoj [[ribozo]] kaj [[desoksiribozo]] (ribozo al kiu mankas unu [[oksigeno|oksigenatomo]]), estas biologie gravaj kiel komponantoj de [[nukleata acido|nukleataj acidoj]]. Ilin oni trovas en ĉiu [[biologia ĉelo|vivanta ĉelo]] kaj rolas en la sintezo de [[proteino]]j kaj en la transportando de genetikaj informoj.
 
El la monosakaridoj, la heksozoj estas plej gravaj por la nutrado, kaj ankaŭ plej abundaj en naturo. [[glukozo]] (kelkfoje nomata "dekstrozo") kaj [[fruktozo]] troviĝas nature en libera formo, dum [[galaktozo]] troviĝas nature nur en kombinita formo.
 
=== Disakarido ===
[[Disakarido]]j estas sakaridoj kemie kunligitaj el du monosakaridaj unuoj per acetala ligo. Plej konata ekzemplo estas [[sakarozo]], aŭ ''manĝotabla sukero''. En la kemia senco, "sukero" estas iu ajn sakarido kiu havas dolĉan guston.
 
Disakaridoj estas hidrolizeblaj kaj el tio rezultas iliaj monosakaridaj eroj per boligo kun diluaj acidoj aŭ per ilia reakciigo kun konvenaj enzimoj. El vidpunkto de nutrado, la plej gravaj membroj de tiu ĉi grupo estas: [[maltozo]], [[laktozo]] kaj [[sakarozo]].
 
=== Polisakarido ===
[[Polisakarido]]j konsistas el tre longaj ĉenoj de kunligitaj monosakaridaj unuoj, do: [[polimero]]j de monosakaridoj kiuj tiel havas grandan molekulmason. Polisakaridaj ĉenoj povas esti liniaj aŭ branĉaj. La ordinaraj polisakaridoj entenas glukozajn ripet-unuojn; ekzemploj estas [[amelo]], [[glikogeno]] kaj [[celulozo]].
 
Post plena hidrolizo per acidoj aŭ enzimoj la polisakaridoj redonas siajn formintajn monosakaridojn. La ecoj de polisakaridoj tre diferencas disde tiaj de ordinaraj monosakaridoj kaj disakaridoj.
 
[[Kategorio:Kemiaj kombinaĵoj]]
[[Kategorio:Sakaridoj| ]]
[[Kategorio:Biokemio]]
[[Kategorio:Nutraĵo]]
[[Kategorio:Karbonhidratoj]]