Itala Renesanco: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 9:
La Itala Renesanco estas plej bone konata pro siaj kulturaj atingoj. Historio de renesanca [[literaturo]] kutime ekas per [[Petrarko]] (plej bone konata pro la elegante polurita nacilingva [[soneto|sonetaro]] kiu poste estos nomata ''Canzoniere'' (kantaro) kaj pro la frenezco por [[librokolektado]] kiun li komencis) kaj per lia amiko kaj samtempulo [[Boccaccio]] (aŭtoro de ''[[Dekamerono]]''). Famaj nacilingvaj poetoj (antaŭe eŭropa poezio estis ĉefe latinlingva) de 15a jarcento inkludas la renesancajn eposajn aŭtorojn [[Luigi Pulci]] (aŭtoro de ''[[Morgante]]''), [[Matteo Maria Boiardo]] (aŭtoro de ''[[Orlando Innamorato]]''), kaj [[Ludovico Ariosto]] (aŭtoro de ''[[Orlando Furioso]]''). La verkistoj de la 15a jarcento kiaj la poeto [[Poliziano]] kaj la platonisma filozofo [[Marsilio Ficino]] etendis tradukojn el kaj Latina kaj Greka. En la komenco de la 16a jarcento, [[Baldassare Castiglione|Castiglione]] (''[[Il Cortegiano]]'') esprimis sian vidpunkton pri la idealaj gekorteganoj, dum [[Niccolò Machiavelli|Makiavelo]] rigardis al "''la verità effettuale della cosa''" — la fakta vero de la aferoj — en ''[[La Princo]]'', komponita, laŭ humanisma stilo, ĉefe el paralele antikvaj kaj modernaj ekzemploj de ''virtù'' (virto). La [[itala renesanca pentrarto]] projekciis hegemonian influon sur sekva eŭropa pentrarto dum venontaj jarcentoj, danke al artistoj kiaj [[Giotto di Bondone]], [[Masaccio]], [[Fra Angelico]], [[Piero della Francesca]], [[Domenico Ghirlandaio]], [[Perugino]], [[Michelangelo]], [[Raphael]], [[Botticelli]], [[Leonardo da Vinci]], kaj [[Ticiano]].
== Vidu ankaŭ ==
|