Abu Nuŭas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +formatado de sxablonoj per AWB
Linio 9:
|Loko de morto = [[Bagdado]], [[Persujo]]
}}
'''Abu Nuŭas''' aŭ '''Abu Nuvas''' ([[arabe]]: أبو نواس, Abū Nuvās, aŭ الحسن بن هانئ الحكمي الدمشقي, al-Hasan ibn Hani' al-Hakami ad-Dimaschqi, al-Ḥasan b. Hāniʾ al-Ḥakamī ad-Dimašqī; naskiĝis ĉirkaŭ [[747]]–[[762]] en Ahvaz, [[Persio]]; mortis ĉirkaŭ [[813]]–[[815]] en [[Bagdado]]) estis elstara poeto de la frua [[Abasidoj|abasida]] epoko ([[750]]–[[835]]).
 
== Vivo ==
La patro de Abu Nuŭas, ''Hani'', estis soldato en la armeo de [[Marvano la 2-a]]. Lia patrino estis persino nomata ''Golban'' (= rozo), kiu laboris kiel teksisto.
 
Abu Nuŭas estis ankoraŭ knabo, kiam lia patrino vendis lin al nutraĵvendisto de [[Basra]], Al-Sa'ad Yashira. En Basra la knabo studis en koran-lernejo, kaj lia mastro liberigis lin.
Linio 19:
 
Abu Nuŭas elmigris al [[Bagdado]], eble akompanate de sia kuzo Walibah ibn al-Hubab, kaj iĝis rapide konata ĉar lia poezio, sprita kaj humurplena, kiu ne traktas tradiciajn temojn de la dezerto, sed parolas pri la urba vivo, kantas la ĝojon de la vino kaj la amon al junaj knaboj ''(mujuniyyat)''.
Liaj poemoj estas pri ĉasado, amo de virinoj. Li ŝatas skandaligi la socion skribante pri aferoj malpermesataj de Islamo. Li verŝajne estis la unua araba poeto, kiu skribis pri [[Masturbado|masturbado]].
 
La rilato de Abu Nuŭas al la bagdada abasida kortego estis komence streĉa, ĉar li havis bonajn kontaktojn al la pers-devenaj barmakidaj veziroj. Post kolapso de la dinastio, apogita de la veziroj, kaj pro poemo pri la barmakidoj, kiujn li verkis, li devis fuĝi portempe en [[Egiptio]]n.
 
Li reveturis al Bagdado en [[809]] post la morto de [[Harun al-Raŝid]]. La kalifo Muhamad al-Amin, filo de Harun al-Raŝid, estis iama disĉiplo de Abu Nuŭas. Li verkis laŭdajn poemojn kaj ''kasida'' (قصيدة) pri la nova kalifo kaj tiel vivis kiel sukcesa poeto ĉe la abasida kortego.
 
Laŭ la tiamaj kritikistoj li estis la plej granda islama poeto.<ref>F.F. Arbuthnot</ref>
Linio 37:
La verkaro de Abu Nuŭas enkadriĝas en la renovigan movadon de la araba poezio, kiu komenciĝis en la epoko de la [[Umajadoj]] (661–750) kaj maturiĝis sub la unuaj [[kalifujo de Abasidoj|abasidaj kalifoj]] (ekfe 750), do ĝuste dum lia vivtempo. Oni devas konsideri lin gravega artisto de tiu movado, kiu konsideris la poezion kiel liberan, senperan esprimilon kaj ne kiel ripeton de lingvaj skemoj kaj lingvobrikoj klasikaj.
 
Liaj poemoj estas gramatike perfektaj, kaj baziĝas je la arabaj tradicioj. La temo de la versoj estas pri la urba vivo. Tre popularaj estis la verkoj pri [[vino]] kaj amo al junuloj (knaboj), ilia beleco kaj iliaj korpopartoj.
 
Lia poezio estas spicita per humuro kaj ironio kaj respegulas lian pensmanieron pri ĉasado de ĝuoj. Li estis ribelema, tumultema kaj neregula politike: li rompis multajn [[tabuo]]jn kaj mortis post sbiraj torturoj.
Linio 79:
=== Bagdado ===
 
[[Al-Khatib al-Baghdadi]], aŭtoro de la historio de Bagdado, skribis, ke Abu Nuŭas estis entombigita en la Ŝunizi-tombejo en Bagdado<ref>{{citecitaĵo bookel libro||url=http://books.google.com/books?id=5DlbAAAAQAAJ&lpg=PA394&ots=4twy8GhFuH&dq=Abu%20Nuwas%20buried%20cemetery&pg=PA394#v=onepage&q=Abu%20Nuwas%20buried%20cemetery&f=false |titletitolo=Ibn Khallikan's biographical dictionary - Google Books |publishereldoninto=Books.google.com |datedatoj= |accessdatealirdato={{subst:FormatoDato|2010-09-12}}}}</ref>.
 
La urbo havas plurajn lokojn nomatajn laŭ la poeto. La strato Abu Nuŭas troviĝas laŭ la orienta riverbordo de la [[Tigriso]], kiu iam estis la montrofenestro de la urbo.<ref>{{citecitaĵo webel la reto||authoraŭtoro=Related Articles |url=http://www.britannica.com/EBchecked/topic/2290/Abu-Nuwas-Street |titletitolo=Abu Nuwas Street (street, Baghdad, Iraq) - Britannica Online Encyclopedia |publishereldonisto=Britannica.com |datedato= |accessdatealirdato={{subst:FormatoDato|2010-09-12}}}}</ref>
Ankaŭ la parko Abu Nuŭas troviĝas tie sur 2,5-kilometra parto inter la ponto ''Ĝumhurija'' kaj parko, kiu etendiĝas al la rivero en Karada, ĉe la ponto de la 14-a de julio<ref>{{citecitaĵo webel la reto||url=http://www.dvidshub.net/news/221/walk-park |titletitolo=DVIDS – News – A Walk in the Park |publishereldonisto=Dvidshub.net |datedato= |accessdatealirdato={{subst:FormatoDato|2010-09-12}}}}</ref>.
 
=== Merkuro ===
Linio 103:
* [[Arablingva literaturo]]
* [[Araba poezio]]
* [[Islamo kaj samseksemo]]
* [[Pederastio]]
* [[Omar Ĥajam]]
Linio 114:
* Alfred v. Kremer (eld.), ''Diwan des Abu Nuwas, des größten lyrischen Dichters der Araber (Divano de Abu Nuŭas, la plej granda lirika poeto de la araboj)'', Wien 1855; reeldono: Beirut 1982 (eldonita kaj kompilita de A. A. M. al-Ghazali, sub la titolo ''Divan (Divano)'') ({{de}})
* Philip F. Kennedy, ''Abu Nuwas. A Genius of Poetry (Abu Nuŭas. Geniulo de poezio)'', Oneworld Publications, Oxford, 2005 ({{en}})
* Philip F. Kennedy, ''Perspectives of a Khamriyya – Abu Nuwas' Ya Sahir al-Tarf'' (perspektivoj de ĝupoemo – "ho vi kun la magia rigardo" de Abu Nuŭas), En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo (= omaĝverko) al Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: ''Studien zur arabischen Dichtung (Studoj pri araba poezio)'', Stuttgart: Franz Steiner Verlag, 1994 (Beiruter Texte und Studien – Bd. 54), p. &nbsp;258–276 ({{en}})
* Philip F. Kennedy, ''The Wine Song in Classical Arabic Poetry. Abu Nuwas and the Literary Tradition (La vinokanto en klasika araba poezio. Abu Nuŭas kaj la literatura tradicio)'', Clarendon Press, Oxford, 1997 ({{en}})
* Vincent Mansour Monteil, ''Abu Nuwas: Quintette du vin (Abu Nuŭas: Kvinteto de la vino)'', En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: ''Studien zur arabischen Dichtung (Studoj pri araba poezio)'', Stuttgart: Franz Steiner Verlag; 1994 (Beiruter Texte und Studien – Vol. 54); p. 277–282 ({{fr}})
* Julie Scott Meisami, ''Abu Nuwas and the Rhetoric of Parody'', En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: Studien zur arabischen Dichtung; Stuttgart: Franz Steiner Verlag; 1994 (Beiruter Texte und Studien – Vol. 54); p. &nbsp;246–257 ({{en}})
* Ewald Wagner, ''Abu Nuwas. Eine Studie zur arabischen Literatur der frühen Abbasidenzeit (Abu Nuŭas. Studo pri araba literaturo de la frua abasida epoko)'', Franz Steiner Verlag, Wiesbaden, 1965 ({{de}})
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{havenda artikoloProjektoj|q=Abu Nuŭas}}
* Princeton Online Arabic Poetry Project: Du poemoj por aŭskultado (arabe) [http://www.princeton.edu/~arabic/poetry/abunuwas.html Abu Nuŭas], [http://www.princeton.edu/~arabic/poetry/layla.html Layla]
*[https://portal.d-nb.de/opac.htm?query=Woe%3D118646656&method=simpleSearch Abu Nuŭas] ĉe la [[Germana Nacia Biblioteko]]
Linio 126 ⟶ 127:
* [http://www.telquel-online.com/175/couverture_175_1.shtml Grandaj malĉastuloj de islamo], ''TelQuel'' (maroka gazeto)
 
{{Bibliotekoj}}
{{havenda artikolo|Abu Nuŭas}}
{{havenda artikolo}}
 
[[Kategorio:Mezepokaj verkistoj]]