Koperniko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Moldur (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
e +formatado de ŝablonoj per AWB |
||
Linio 25:
| subskribo = [[Dosiero:Nicolaus Coppernicus sig.png|180px]]
}}
'''Nikolao KOPERNIKO''' (naskiĝis la
Li verkis la libron <cite>De revolutionibus orbium
Linio 35:
== Vivo ==
[[Dosiero:CopernicusHouse.jpg|
Koperniko estis naskita la 19-an de februaro [[1473]] en la grandurbo [[Toruń]] (Dorno), en la provinco [[Reĝa Prusio]], en la [[Krono de la Regno de Pollando]].<ref name="Dzieje nauki polskiej">Iłowiecki, Maciej (1981). Dzieje nauki polskiej (in Polish). Warszawa: Wydawnictwo Interpress. p. 40.</ref><ref>[https://en.wikipedia.org/wiki/Stanford_Encyclopedia_of_Philosophy Stanford Encyclopedia of Philosophy].</ref> Lia patro estis komercisto de [[Krakovo]] kaj lia patrino estis la filino de riĉa Toruń-komercisto.<ref
=== Patra familio ===
Linio 46:
=== Patrina familio ===
[[Dosiero:Łukasz Watzenrode.jpeg|
La patrino de Nikolao, nome Barbara Watzenrode, estis la filino de riĉa Toruń patricia kaj urba delegito, Lucas Watzenrode la Maljuna (mortinto en 1462), kaj Katarzyna (vidvino de Jan Peckau), menciita en aliaj fontoj kiel Katarzyna "Rüdiger gente Modlibog" (mortinto en 1476).<ref name="psb4"/> La Watzenrode familio, kiel la Kopernik-familio, venis de Silezio de proksime de [[Świdnica]] (Schweidnitz), kaj post 1360 ekloĝis en Toruń. Ili baldaŭ iĝis unu el la plej riĉaj kaj la plej multe influaj patriciaj familioj.<ref name="psb4"/> Tra la ampleksaj familiparencecoj de la Watzenrodes per geedziĝo, Koperniko estis parenca al riĉaj familioj de Toruń, Danzig kaj [[Elbląg]] (Elbing), kaj al elstaraj nobelgentoj de Prusio: la [[Czapski]], Działyński, Konopacki kaj Kościelecki.<ref name="psb4"/> La ''Modlibógs'' (la pola nomo signifas "Preĝu al dio") estis elstara pola familio kiu estis konata en la historio de Pollando ekde 1271.
Lucas Watzenrode la Plejaĝa, riĉa komercisto kaj en 1439-62 prezidanto de la juĝistaro, estis firmanima kontraŭulo de la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]].<ref name="psb4"/> En 1453 li estis la delegito de Toruń ĉe la [[Grudziądz]] (Graudenz) konferenco kiuj planis la ribelon kontraŭ ili.<ref name="psb4"/> Dum la rezultinta [[Dektrijara Milito]] (1454-66), li aktive apogis la militinveston de la prusaj grandurboj kun grandaj monaj subvencioj (nur parto de kiuj li poste reakiris), kun politika agado en Toruń kaj Danzig, kaj per propra batalado en bataloj ĉe [[Łasin]] (Lessen) kaj [[Malbork]] (Marienburg).<ref name="psb4"/> Li mortis en 1462.<ref name="psb4"/>
Lucas Watzenrode la Pli Juna, la patrinflanka onklo kaj baptopatro de la astronomo, estis edukita ĉe la [[Universitato de Krakovo]] (nun [[Jagelona Universitato]]) kaj en la universitatoj de [[Kolonjo]] kaj [[Bolonjo]]. Li estis akra kontraŭulo de la teŭtona ordo,
== La teorio de Koperniko ==
[[fiziko|Fizike]], la teorio de Koperniko estis ridinda kaj neebla: la tiam regnanta fiziko estis la fiziko de [[Aristotelo]], kiu konsideris la Teron en la centro de la [[universo]], ne pro naiveco aŭ homa vanteco, sed pro la natura elveno de naturo mem: la mondo konsistas el kvar [[elemento]]j ([[tero]], [[akvo]], [[fajro]], [[aero]]), kiu nature moviĝas al la centro de la Tero aŭ foren: aero fluas, fajro supreniras, akvo falas kaj tero alfundiĝas. Ĉar tero nature moviĝas al la centro de
la universo, ĉe tia centro estas, tute atendite, la Tero mem, kovrita de maroj de akvo. La Suno kaj la planedoj, dume, konsistas el kvina elemento, la kvintesenco, kiu nature cirkliras ĉirkaŭ la centro, la Tero. Cirklirado, laŭ Aristotelo, estas la plej perfekta moviĝo. Ĉi tiu lasta supozo de Aristotelo estis konservita en la sistemo de Koperniko, kaj
fariĝis la ĉefa difekto de la teorio.
[[matematiko|Matematike]], la teorio de Koperniko estis pli facila ol tiu de Ptolemeo, sed ne pli preciza aŭ eĉ pli simpla: same kiel Ptolemeo, Koperniko uzis multe da [[cirklo]]j kaj cirkloj en cirkloj por modeli planedan movon. Kial? Ĉar la radika eraro de Ptolemeo ne estas lia loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion, kiu metus la Teron en la centron. Kontraŭe, lia radika
Linio 65:
La venko de Koperniko ne nur renversis Ptolemeon, sed, pli grave, Aristotelon. Pro tio, ĝi necesigis novan [[fiziko]]n, la fizikon de [[Neŭtono]]. Ĝi ankaŭ renversis la filozofion kaj [[scienco]]n de Aristotelo kaj, tiel, malfermis la pordon por la moderna scienco de [[Galileo]], [[Bakono]] kaj [[Kartezio]] kaj, post tempo, por [[modernismo]].
Koperniko ne estis la unua, kiu hipotezis heliocentrismon: jam antaŭ du mil jaroj, la [[Grekio|greka]] astronomo [[Aristarko]] proponis ĝin.
En [[1530]], Koperniko kalkulis, ke la longeco de la jaro estas 365,2425 tagoj (365 tagoj 05:49:29). Tio fariĝis la fakta bazo de la [[gregoria kalendaro]].
== Tombejo kaj sekvo ==
Linio 75:
* Kopernika kratero estas [[alfrapa kratero]] de la [[Luno]] sur ties flanko videbla de la [[Tero]].
* [[1322 Koperniko]] estas [[asteroido]] tiel nomita honore de li (''Coppernicus'' estas ĝia oficiala latinigita nomo).
* [[Kopernicio]] estas [[kemia elemento]], kiu havas simbolon '''Cn''' kaj [[atomnombro
* ''[[Koperniko (filmo)|Koperniko]]'' (pole: ''Kopernik'') estas pola-germana filmbiografio reĝisorita de [[Eva Petelska]] kaj [[Ĉeslavo Petelski]] el 1972 okaze de jubileo de 500-jaroj de naskiĝo de la fama astronomo Nikolao Koperniko. Preskaŭ samtempe estis farita samtitola filmserio.
== Bibliografio ==
* [[Dava Sobel]], ''A More Perfect Heaven: How Copernicus Revolutionized the Cosmos'', Walker and Co., 2011. ISBN
* Karol Górski, ''Mikołaj Kopernik: środowisko społeczne i samotność'' (Mikołaj Kopernik: socia medio kaj soleco), Wydawnictwo UMK, [[Toruń]] 2012 ISBN 978-83-231-2777-2
* Michał Kokowski, ''Różne oblicza Mikołaja Kopernika. Spotkania z historią interpretacji'' (Diversaj vizaĝoj de Mikołaj Kopernik. Renkontoj kun historio de [[interpretado]]), IHN [[Pola Scienca Akademio|PAN]], PAU Warszawa-Kraków 2009, ISBN 978-83-87992-67-5
* Stanisław Grzybowski, ''Mikołaj Kopernik'', Książka i Wiedza, Warszawa 1972
* Wiesław Bogdanowicz, Marie Allen, Wojciech Branicki, Maria Lembring kaj aliaj [http://www.pnas.org/content/106/30/12279.full ''Genetic identification of putative remains of the famous astronomer Nicolaus Copernicus''] en „Proceedings of the National Academy of Sciences” 106 (30), p.
== Referencoj ==
Linio 94:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj|q=Koperniko}}
* [http://stanford.library.usyd.edu.au/archives/win2005/entries/copernicus/ Stanford Encyclopedia of Philosophy]
* [https://www.youtube.com/watch?v=FZMcL4lgiQ0 Nikolao Koperniko]
Linio 106:
* [http://www.turystyka.torun.pl/index.php?strona=233&back=1 Mikołaj Kopernik en Toruń]
{{Bibliotekoj}}
{{havenda artikolo
{{Vivtempo|1473|1543|Koperniko, Nikolao}}
[[Kategorio:Astronomoj]]
[[Kategorio:Polaj astronomoj]]
|