Wolfgang Amadeus Mozart: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e +formatado de ŝablonoj per AWB
Linio 31:
[[Dosiero:Wolfgang-amadeus-mozart 2.jpg|dekstra|200px|eta|W.A. Mozart en kortega vesto sur olepentraĵo el la jaro [[1763]]. Lia patro skribis en letero de la [[19-a de oktobro]] [[1762]]: ''„…Ĉu vi volas scii kia estas la vesto de ''Woferl''? – Ĝi estas el la plej fajna ŝtofo violkolora…. Ĝi estis farita por la princo Maximilian…“'']]
[[Dosiero:Mozart.birth.500pix.jpg|eta|maldekstra|200px|La [[Naskiĝdomo de Mozart|naskiĝdomo de W. A. Mozart]] en [[Salcburgo]]]]
Mozart naskiĝis la [[{{daton|27-an de |januaro]] [[|1756]]}} je la oka vespere kiel sepa kaj dua supervivanta infano de la familio en [[Salcburgo]] en la ''Getreidegasse'' 9 en triĉambra apartamento de la plurfamilia loĝdomo (Hagenauer Haus).
Lia suvereno estis la salzburga ĉefepiskopo Sigismund, grafo de Schrattenbach, princo de la [[Sankta Romia Imperio]] en Bavario.
Lia patro, [[Leopold Mozart]], devenis el [[Augsburg]] kaj estis [[violono|violonisto]] kaj ekde [[1763]] vickapelestro. Lia patrino devenis de [[Sankt Gilgen]] kaj nomiĝis [[Anna Maria Pertl]]. Jam la antaŭtagmezon post sia naskiĝo, li estis baptita en la katedralo de Salcburgo kaj ricevis la nomojn ''Joannes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus''. Oni vokis lin ''[[Wolfgang]]'', ''Wolferl'' aŭ ''Woferl''.
Linio 37:
Jam kvarjara li kaj lia kvin jarojn pli aĝa fratino [[Maria Anna Mozart|Maria Anna Walburga Ignatia]], nomata „Nannerl“, estis instruita de la patro pri muziko, piano, violono kaj komponado. Jam en [[1761]] lia patro indikis sur ''Andante'' kaj ''Allegro'' ''„Wolfgangerl Compositiones“'' (tio estas komponaĵo de Wolfgang), sekvis alia ''Allegro'' kaj ''Menuetto'' datitaj de la 11-a kaj 16-a de decembro 1761.<ref>{{harvnb|Deutsch|1965|p=455}}</ref> (La erare ree nomita unua komponaĵo, menueto ''G-Dur'' estiĝis verŝajne nur en [[1764]]). Rapide videblis ankaŭ la talento pri piano kaj violono de Mozart. En [[1762]] li unue ludis publike. Inter sia kvara kaj la sesa vivojaroj li komponis 22 muzikaĵojn.
 
Unuaj koncertvojaĝoj kun Wolfgang, lia fratino Nannerl kaj la gepatroj okazis komence de la jaro [[1762]] al [[Munkeno]] kaj aŭtune al [[Passau]] kaj [[Vieno]] por prezenti la talentriĉajn infanojn. Post la sukceso de la [[mirinfano]] en Munkeno kaj Vieno la familio ekvojaĝis la [[{{daton|9-an de |junio]] [[|1763]]}} al [[granda turneo]] tra Germanio kaj okcidenta Eŭropo ĝis reveno al Salcburgo la [[{{daton|29-an de |novembro]] [[|1766]]}}. La turneo daŭris do entute tri jarojn kaj duono: Munkeno, Augsburg, [[Ludwigsburg]], [[Schwetzingen]], [[Heidelberg]], [[Mainz]], [[Frankfurt am Main]], [[Koblenz]], [[Köln]], [[Aachen]], [[Bruselo]], [[Parizo]] (alveno la [[{{daton|18-an de |novembro]] [[|1763]]}}), [[Versailles]], [[Londono]] (alveno la [[{{daton|23-an de |aprilo]] [[|1764]]}}), [[Dover]], [[Belgio]], [[Den Haag]], [[Amsterdam]], [[Utrecht]], [[Mechelen]], denove Parizo (alveno la [[{{daton|10-an de |majo]] [[|1766]]}}), [[Dijon]], [[Lyon]], [[Genf]], [[Lausanne]], [[Bern]], [[Zürich]], [[Donaueschingen]], [[Ulm]] kaj Munkeno, kie la infanoj muzikis ĉekortege aŭ en publikaj akademioj. Dum tiu vojaĝo estiĝis interalie la unuaj sonatoj por piano kaj violono.
 
Grava efiko de tiu vojaĝo estis, ke Mozart renkontiĝis en Londono la italan simfonion kaj operon. Li konatiĝis tie ankaŭ kun [[Johann Christian Bach]], kiu iĝis ofte modelo al li. En [[1778]] Mozart skribis hejmen el Parizo post renkontiĝo: ''„…mi amas lin (kiel vi ja certe scias) tutkore – kaj multe respektas lin.“.''
Linio 44:
[[Dosiero:Wolfgang-amadeus-mozart 1.jpg|eta|maldekstra|Johannes Chrysostomus Wolfgang Theophilus Mozart]]
Post hejmenveno sekvis unuaj originalaj prezentaĵoj en Salcburgo, interalie ankaŭ tiu de la opero ''Die Schuldigkeit des ersten Gebotes (La ŝuldeco de la unua ordono)'', kiun la dekunujara Mozart komponis kune kun la multe pli maljunaj salzburgaj kortegmuzikistoj [[Anton Cajetan Adlgasser]] kaj [[Michael Haydn]].
Septembre sekvis dua vojaĝo kun la familio al Vieno. Por fuĝi la epidemion de [[variolo]] ili veturis al [[Brünn]] kaj [[Olmütz]]. Tamen eĉ tie la malsano atingis Wolfgang kaj lian fratinon kaj forlasis laŭ diversaj biografioj cikatrojn en lia vizaĝo. Post resaniĝo de la infanoj Mozart revenis al Vieno la [[{{daton|10-an de |januaro]] [[|1768]]}} kie li finpretigis kaj kantludon ''Bastien und Bastienne'' (KV 50), la ''Waisenhausmesse'' ([[orfo|Orfeja]] [[meso (diservo)|meso]] (KV 139) [[itala komika opero|komikan operon]] ''La finta semplice'' (KV 51). Kvankam tiu lasta estis mendita de la germana imperiestro [[Francisko la 1-a Stefano (Sankta Romia Imperio)|Francisko la 1-a Stefano]] ĝi ne estis prezentita pro intrigoj de la tiel nomata ''itala partio'' ĉirkaŭ la kortega direktoro [[Giuseppe Affligio]].
 
Inter [[1767]] kaj [[1769]] Mozart ree loĝis en la benediktana abatejo [[Seeon]]. Ĝis [[1771]] liaj [[ofertorio]]j estis prezentitaj tie. Mozart verkis du ofertorioj aparte por la abatejo Seeon: „Scande coeli limina“ (KV 34; 1769) kaj „Internatos Mulierum“ (KV 72; 1771). La tiel nomata ''Mozarteiche (Kverko de Mozart)'', sub kiu li ŝatis sidi laŭdire, kreskas ĝis nun ĉe la Seeon-a lago.
 
Post 15 monatoj en Vieno Mozart revenis kun sia familio al Salcburgo la [[{{daton|5-an de |januaro]] [[|1769]]}}.
Ĉi tie oni fine prezentis la [[1-an de majo]] ''La finta semplice''. La [[27-an de oktobro]] de la sama jaro li ricevis sian unuan postenon kiel tria koncertestro de la salzburga kortega kapelo, kvankam li ne ricevis pagon.
[[Dosiero:Mozart and Linley 1770.jpg|eta|Mozart (ĉepiane) muzikas kun la samaĝa [[Thomas Linley junior]] (violono). [[Florenco]], [[1770]]]]
Apenaŭ tri semajnojn poste, la [[{{daton|13-an de |decembro]] [[|1769]]}} ekvojaĝis kun sia patro al la unua de siaj tri sukcesplenaj vojaĝoj al [[Italio]], kiu de marto ĝis aŭgusto 1771, kaj decembro 1771 ĝis oktobro 1772, daŭris entute preskaŭ tri jarojn kaj duonon.
 
Dum la unua vojaĝo ili iris al [[Verona]], [[Milano]], [[Bolonjo]], [[Florenco]], [[Romo]], [[Napolo]], [[Turino]], [[Venecio]], [[Padua]], [[Vicenza]], [[Verona]], [[Innsbruck]] kaj reen al Salcburgo.
Ĉi tie Mozart ripozis ĝis la aŭtuno, antaŭ ol ekiri al tria restado en Milano. La papo [[Klemento la 14-a]] nomumis lin en [[1770]] [[ordeno de la ora sprono|kavaliro de la ora sprono]], tamen kontraŭe al Gluck, li neniam uzis la privilegion nomi sin ''kavaliro''.
En Romo li sukcesis post nur unu aŭ dufoja aŭdo de la novvoĉa ''Miserere'' de [[Gregorio Allegri]], skribi senerare ties bazan strukturon de tiu [[partituro]], kiun tenis sub severa sekreto la [[Vatikano]].
 
En Bolonjo ĉe la pastro [[Giovanni Battista Martini]] Mozart studis la [[kontrapunkto]]n. Post sukcesa ekzameno, li estis akceptita 14-jara en la fama ''Accademia Filarmonica di Bologna''.
Tie li renkontis famajn muzikistojn kiel [[Giovanni Battista Sammartini]], [[Niccolò Piccinni]], [[Pietro Nardini]] kaj [[Giovanni Paisiello]].
La [[26-an de decembro]] [[1770]] li spertis la unuan prezentadon de sia opero ''Mitridate, Rè di Ponto'' (KV 87) en [[Milano]]. La sukceso estis tia, kia ĝi kaŭzis du aliajn mendojn, tiujn de la ''Serenata teatrale'' ''Ascanio in Alba'' (KV 111, unua prezentado en [[Milano]] la [[{{daton|17-an de |oktobro]] [[|1771]]}}) kaj tiun de ''Dramma per musica'' ''Lucio Silla'' (KV 135), unua prezentado en Milano en la sezono 1772/73. La [[15-an de decembro]] [[1771]] patro kaj filo revenis al Salcburgo, post kiam esperoj al salajrita posteno en Italio ne plenumiĝis.<ref>{{harvnb|Halliwell|1998|p=172, 183–185}}</ref>
 
=== Koncertestro en Salcburgo ([[1772]]–[[1777]]) ===
Linio 68:
Ekde oktobro [[1773]] la familio Mozart loĝis en la unua etaĝo de la ''Tanzmeisterhauses'', la dancestrodomo, kiu antaŭe apartenis al la salzburga kortega dancestro [[Franz Gottlieb Spöckner]] (ĉirkaŭ [[1705]]–[[1767]]).
 
Post pli longa paŭzo sekvis la [[{{daton|6-an de |decembro]] [[|1774]]}} vojaĝo al la proksima Munkeno por la unua prezentado de la komika opero ''La finta giardiniera'' (KV 196). La [[13-an de januaro]] [[1775]] kaj post la reveno la [[7-an de marto]] Mozart provis denove establiĝi en Salcburgo kiel artisto de la muziko. Tiel li unue prezentigis la [[{{daton|23-an de |aprilo]] [[|1775]]}} en Salcburgo la ''muzikan dramon'' ''Il rè pastore'', kiun tamen la publiko ne ŝatis. Post plurfoja sensukcesa peto pri ferioj, li transdonis en 1777 sian demisipeton al la [[princo-episkopo]] por forlasi la salzburgan kortegan kapelon.<ref>{{harvnb|Halliwell|1998|p=225}}</ref>
 
=== Serĉante postenon kaj denove en Salcburgo ([[1777]]–[[1781]]) ===
[[Dosiero:Martini bologna mozart 1777.jpg|eta|W. A. Mozart 21-jaraĝa kun la [[Ordeno de la ora sporno]] ([[:dosiero:W A Mozart at 21c.jpg|pli granda vizaĝo]])]]
Post forlaso de la princa servo, W. A. Mozart ekvojaĝis la [[{{daton|23-an de |septembro]] [[|1777]]}} kun sia patrino al urbovojaĝo. Tiel li provis trovi novan pli bonan postenon. Unue li vane prezentis sin ĉe la bavaria duka kortego en [[Munkeno]], poste en Augsburg kaj ĉe la kortego de la [[Mannheim]]-a [[princo-elektisto]] [[Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario)|Karolo Teodoro]], kie li renkontis la princo-elektistan orkestron kaj ties kapelestro, sian postan amikon [[Christian Cannabich]]. Sed ankaŭ ĉi tie li ricevis nek postenon nek ian muzikan mendon. Sed li ekkonis la familion Weber kaj ties filino [[Aloysia Weber|Aloysia]], juna kantistino kaj onta munkena ''primadonna'', en kiun li enamiĝis.
 
Post kvin monatoj en Mannheim, li kaj lia patrino, pelita de la patro, pluvojaĝis al [[Parizo]], kie ili alvenis la [[{{daton|23-an de |marto]] [[|1778]]}}.<ref>{{harvnb|Deutsch|1965|p=174}}</ref> Tie Mozart povis almenaŭ prezentis sian baletmuzikon ''Les petits riens'', sed krom tio ne havis aliajn sukcesojn. La [[3-an de julio]], je la 10-a vespere mortis lia patrino.
 
La hejmenvojaĝo al Salcburgo, kiun li kontraŭvole entreprenis apenaŭ tri monatojn poste (la 26-an de [[septembro]]) por transpreni la postenon de kortega orgenisto, gvidis lin tra [[Strasburgo]], Mannheim kaj la abatejo [[Kaisersheim]] al Munkeno, kie li denove renkontis la familion Weber.
Nur meze de januaro [[1779]] li atingis sian hejmurbon kaj estis nomumita kelkajn tagojn poste, la 17-an de januaro, kortega orgenisto. Tiam li komponis la ''Krönungsmesse'' (KV 317).
 
Tiu rea provo pri posteno en Salcburgo sukcesis pli-malpli dum 20 monatoj, kvankam la rilato al la ĉefepiskopo estis streĉita, ĉar tiu malpermesis al Mozart partoprenon en bone pagitaj koncertoj en Vieno. Dum alia vojaĝo la [[{{daton|5-an de |novembro]] [[|1780]]}} Mozart partoprenis en Munkeno la unuan prezentadon de sia opero ''[[Idomeneo]]'' (KV 366) la [[{{daton|29-an de |januaro]] [[|1781]]}}.<ref>{{harvnb|Sadie|1980|p=700}}</ref>
Post tio Mozart partoprenis en Vieno laŭ ordono de la ĉefepiskopo akademiojn de la salzburgaj kortegaj muzikistoj. Post du disputoj kun la ĉefepiskopo survenis fina rompo. Mozart demisiis la [[{{daton|8-an de |junio]] [[|1781]]}}, ekloĝis en Vieno kaj prilaboris sian vivon dum la sekvaj jaroj per koncertoj en privataj aŭ publikaj akademioj.<ref>{{harvnb|Sadie|1998|p=§4}}</ref>
 
=== Komponisto en Vieno ([[1781]]–[[1791]]) ===
[[Dosiero:Mozart libretto figaro 1786.jpg|eta|maldekstra|Titolpaĝo de la libreto de ''[[La geedziĝo de Figaro]]'', [[Prago]], [[1786]]]]
Liberigita de la salzburgaj devoj la nun sendependa komponisto kaj muzikinstruisto, kiu daŭre serĉis mendantojn aŭ pianolernantojn, verkis siajn plej grandajn operojn.
La [[16-an de julio]] [[1782]] estis unue prezentita en Vieno la kantludo ''Die Entführung aus dem Serail'' (KV 384), mendita de la imperiestro de la sankta romia imperio, [[Jozefo la 2-a]]. Sekvis la [[{{daton|1-an de |majo]] [[|1787]]}} la unua prezentado de la komika opero ''[[La geedziĝo de Figaro]]'' (KV 492), la [[{{daton|29-an de |oktobro]] [[|1787]]}} la unua prezentado de la dramo ''[[Don Giovanni]]'' (KV 527) en [[Prago]], la [[{{daton|26-an de |januaro]] [[|1790]]}} la unua prezentado de la komika opero ''[[Così fan tutte]]'' (KV 588) denove en Vieno, la [[{{daton|6-an de |septembro]] [[|1791]]}} la unua prezentado de la opero ''La clemenza di Tito'' (KV 621) en Prago kaj la [[{{daton|30-an de |septembro]] [[|1791]]}} la unua prezentado de la granda opero ''[[Die Zauberflöte]]'' (KV 620) en la teatro de [[Emanuel Schikaneder]].
Rakonto kaj teksto de la ''Zauberflöte'' devenas de [[Emanuel Schikaneder]] kaj montras miksaĵon inter la antaŭa verko „Der Stein der Weisen“, [[fabelo]] de [[Christoph Martin Wieland|Wieland]] kaj [[framasonismo|framasonismaj]] atributoj.
 
Linio 98:
 
Li mortis en [[Vieno (Aŭstrio)|Vieno]].
<br {{clear=all>}}
== Listo de operoj ==
* ''[[Apollo et Hyacinthus]]'' K38
Linio 137:
== Referencoj ==
* {{citaĵo de libro |familinomo=Deutsch |personnomo=Otto Erich |aŭtorligilo=Otto Erich Deutsch |kunaŭtoroj=Peter Branscombe, Eric Blom |redaktinto=Jeremy Noble |aliaj= |titolo=Mozart: A Documentary Biography|url=http://books.google.com/books?id=e8AtwaddUW4C |dato= |jaro=1965|eldoninto= |loko=Stanford |lingvo=angle |isbn= |oclc=8991008|ref=CITEREFDeutsch1965}}
 
* {{citaĵo de libro |familinomo=Halliwell |personnomo= Ruth|aŭtorligilo= |kunaŭtoroj= |redaktinto= |aliaj= |titolo=The Mozart Family: Four Lives in a Social Context |origindato= |originjaro= |originmonato= |url=http://books.google.com/books?id=TUMyCTKlAr0C |formato= |atingdato= |atingjaro= |atingmonato= |eldono= |serio= |volumo= |dato= |jaro= 1998|monato= |eldoninto=Clarendon Press |loko=New York |lingvo=angle |isbn=9780198163718 |oclc=36423516 |doi= |id= |paĝoj= |ĉapitro= |ĉapitrourl= |citaĵo= |ref=CITEREFHalliwell1998}}
 
* {{citaĵo de libro |familinomo=Sadie |personnomo= Stanley|aŭtorligilo=Stanley Sadie|titolo=The New Grove Dictionary of Opera |jaro=1998|eldoninto=Grove Dictionary of Music and Musicians |loko=New York |lingvo=angle |isbn=9780333734322 |oclc=39160203|ref=CITEREFSadie1998}}
 
* {{citaĵo de libro |familinomo=Sadie |personnomo= Stanley|aŭtorligilo=Stanley Sadie|titolo=The New Grove Dictionary of Music and Musicians|eldono=6 |jaro= 1980|eldoninto=Macmillan |loko=Londono |lingvo= angle |isbn=0333231112 |oclc=5676891|ref=CITEREFSadie1980}}
 
Linio 153 ⟶ 150:
* [[Ah ! vous dirai-je, maman]]
* [[Mozart, l'opéra rock]]
<br {{clear=all>}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj|commons=Wolfgang Amadeus Mozart|commonscat=Wolfgang Amadeus Mozart|wikiquoteq=Wolfgang Amadeus Mozart}}
* {{de}} [http://www.mozarthaus.biz/ Mozarthaus Salzburg]
* {{en}} [http://www.mozarthausvienna.at/cgi-bin/page.pl?cid=2;lang=en Mozarthaus Vienna]
Linio 173 ⟶ 170:
* {{en}} [http://www2.cpdl.org/wiki/index.php/Mozart ChoralWiki]
 
{{Bibliotekoj}}
{{havenda artikolo|Wolfgang Amadeus Mozart}}
 
{{vivtempo|1756|1791|Mozart, Wolfgang}}