Bostona masakro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Bostona Masakromasakro''' ([[angla lingvo|angle]]: ''Boston Massacre'') estas la kutima [[Usono|usona]] nomo de evento, kiu okazis lundon, la [[5-a de marto|5-an de marto]] [[1770]] en [[Bostono]], tiam en [[Britio|brita]] kolonio. Tiu evento estis grava en la incito de la [[Usona Revolucio]]. [[John Adams]] diris, ke en la nokto de tiu evento estis metita la fundamento de Usono.
 
La afero komenciĝis vespere je la 5-a de marto, kiam juna metilernanto ''Edward Gerrish'' petis britan oficiron, ke tiu pagu fakturon de lia majstro. Supozeble la oficiro rifuzis pagi, ĉar la lernanto iom laŭtiĝis, pro kio alvenis brita posteno, soldato ''White'', kaj batis ''Gerrish''. Tiu foriris kaj revenis kun amikoj, kiuj abunde ĵetis neĝbulojn, glacipecojn kaj rubaĵon al la soldato.