Popola Respubliko Bulgario: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Popola Respubliko Bulgario''' ('''PRB'''; {{lang-bg|Народна република България (НРБ)}} ''Narodna republika Balgarija (NRB)'') estis la oficiala n...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Popola Respubliko Bulgario''' ('''PRB'''; {{lang-bg|Народна република България (НРБ)}} ''Narodna republika Balgarija (NRB)'') estis la oficiala nomo de [[Bulgario|bulgara]] [[socialisma respubliko]] kiu ekzistis el 1946 al 1990, kiam la [[Bulgara Komunista Partio]] (BKP) regis kun sia koalicia partnero, nome la Bulgara Agrara Nacia Unio. Bulgario estis lando de la [[Orienta Bloko]], nome parto de [[Comecon]], kaj membro de la [[Varsovia Pakto]], kaj aliancano kun [[Sovetunio]] dum la [[Malvarma Milito]].
 
Fondita el la [[Historio de Bulgario|kontraŭ-faŝismaj rezistadaj movadoj dum la Dua Mondmilito]], la administracio de la [[Reĝlando Bulgario|bulgara reĝlando]] estis nuligita per [[puĉo]] en [[1944]] kiu finigis la asocion de la lando kun la [[Aksaj landoj dum la Dua Mondmilito|Aksaj landoj]] kaj kondukis al la establado de la Popola Respubliko en 1946. Dekomence, la BKP organizis politikon laŭ la modeloj kiuj estis pioniraj en Sovetunio, transformante la landon el rura kamparana socio en [[industrio|industriigita]] [[socialismo|socialisma]] socio laŭlonge de unu jardeko. Meze de la 1950-aj jaroj, post la morto de [[Jozefo Stalino]], la konservativaj estroj perdis influpovon kaj sekvis periodo de socia libereciĝo kaj stabileco kun variaj gradoj de konservativa aŭ liberala influo laŭlonge de la tempo. Post la konstruo de nova infrastrukturo por energio kaj transportado, ĉirkaŭ 1960 [[fabriko]]j iĝis la hegemonia sektoro de la ekonomio kaj Bulgario iĝis grava eksportanto de hejmilaj varoj kaj, poste, komputilaj teknologioj, kio havigis al ĝi la kromnomon "Silikona Valo de la Orienta Bloko." La landaj relative altaj produktivaj niveloj kaj altaj indicoj pri socia disvolviĝo faris ĝin modelo por la administraciaj politikoj de aliaj socialismaj landoj.