Giuseppe Verdi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +formatado de ŝablonoj per AWB
Linio 38:
== Komencaj jaroj: Le Roncole, Busseto kaj Milano ==
[[Dosiero:Giuseppe Verdi casa natale.jpg|eta|maldekstre|Naskoloko de Verdi ĉe Le Roncole]]
Giuseppe Verdi naskiĝis en 1813 el neriĉa familio de kampara gastejo. Verdi naskiĝis la filo de Carlo Giuseppe Verdi (1785–1867) kaj Luigia Uttini (1787–1851) en Le Roncole, vilaĝo ĉe [[Busseto]], tiam en la departemento Taro kaj ene de la limoj de la [[Unua Imperio (Francio)|Unua Franca Imperio]] post la aneksado de la [[Duklando de Parma|Duklando de Parma kaj Piacenza]].
 
La bapta registro, preparita en la 11a de Oktobro, listigas liajn gepatrojn Carlo kaj Luigia kiel "gastejestro" kaj "ŝpinistino" respektive. Aldone, ĝi listigas Verdi kiel "naskiĝintaj hieraŭ", sed kiam tagoj estis ofte konsiderataj komencintaj ĉe la sunapero, tio signifus ĉu la 9a aŭ la 10a de Oktobro. Nune, lia naskotago estas celebrata en la 10a de Oktobro, kiel ekzemple ĉe la du-centjariĝo en 2013. La venontan tagon, li estis baptita en la Romkatolika Eklezio en latina kiel '''Joseph Fortuninus Franciscus'''. La tago post tio (mardo), la patro de Verdi portis sian ĵus naskiton tri mejlojn for al Busseto, kie la bebo estis registrita kiel '''Joseph Fortunin François''', ĉar la pastro skribis en franca. Kiel biografiisto George Martin notas, "okazis, ke por la civila kaj civitana mondo, Verdi naskiĝis franco."<ref>Martin 1984, p. 3</ref>