Esperantistaj blinduloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e ligilo al Tancredi
Linio 15:
Inter la kongresoj plej grava estis la kvara en [[Vieno]], kiu definitive fondis la tutmondan asocion traktatan dum ĉiuj antaŭaj kongresoj: [[Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj]]. UABE ekfunkciis tiam kun jena estraro: Prezidanto [[Josef Kreitz]], Germanio, dua prezidanto [[Paul Remy]], Francio, unua sekretario [[Victor Hendriĉ]], vidanto, Belgio, dua sekretario [[Anni Friman]], Finnlando, kasisto W. P. Merrick, Anglio, red. [[Harald Thilander]], Svedio, konsilanto profesoro Stejskal. Unua ago de UABE estis eldono de nigrepresita priblindula gazeto [[Ligilo por Vidantoj]], kiu per apartaj monsubtenoj aperas de tempo at tempo kun ĉiam interesaj enhavo kaj ilustraĵoj.
 
Unu post la alia fondiĝis blindulaj Esperantistaj grupoj en [[Ĉeĥoslovakio]], [[Finnlando]], [[Hungario]], [[Germanio]], [[Francio]], [[Danio]] k. a. La ĉeĥoslovaka SOĈNE regule aperigas gazeton [[Aŭroro]], la [[Esperantista Blindulligo]] de [[Germanio]], la [[EBLOGO]] eldonas la gazeton [[La Blinda Esperantisto]], la hungara [[BELHORO]] (Blinda) E-istoj Loĝantaj en Hungara Reĝlando) ankaŭ eldonas iafoje siajn sciigojn. Ĉiuj tri gazetoj estas brajlepresitaj. En [[Italio]] aparte aktiva estis d-ro [[Rafaelle Tancredi|Raffaele Tancredi]].
 
[[UABE]] eldonis ankaŭ specialajn insignon kaj glumarkon. La internacia valoro de Esperanto montriĝas por blinduloj ĉefe ĉe la brajla presado, kiu okazas per reliefaj punktoj, kies alfabeton ni montras sur la [[kliŝo]] de [[Esperanta Ligilo]]. La presado okazas per duoblaj metalkliŝoj, stereotipataj per speciala maŝino. Inter la rellefigitajn metalplatojn oni metas la paperon kaj presas unuope la ekzempleron. Bildo en la [[Enciklopedio de Esperanto]] de [[1934]] montris la presejon de s-ro [[Veljko Ramadanoviĉ]] (cirile ''Вељко Рамадановић'') en [[Zemun]], kie oni tiutempe presis multajn esperantajn brajlajn librojn. En la presejo de Harald Thilander en Svedio oni presis interesan kajeron de "[[Naciaj Literaroj]]", kiuj montras reliefe la literojn de diversaj nacioj, kolektatajn per Esperanto kaj eldonatajn kun Esperantaj klarigoj.