Belaja: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 18:
| skem-priskribo = Belaja kun siaj alfluantoj
}}
'''Belaja''' ([[rusa lingvo|ruse]] Белая, [[tatara lingvo|tatare]] Агыйдел, [[Baŝkira lingvo|baŝkire]] Ағиҙел, la du lastaj elparolataj simile al ''agidel'') estas grava rivero en orienta Eŭropa [[Rusio]], alfluanta de [[Kama]] (Кама), kiu estas alfluanta de [[Volgo]].
 
== Nomo ==
Linio 31:
Belaja naskiĝas el la sudokcidenta [[Uralo]], en la areo de la monto [[Iremel]] (1586 m), en [[Baŝkirio]]. La fonto estas marŝo je 744 m, en la Uĥalinska [[rajon|rajono]].
 
Ĝi fluas longe sudokcidenten; apud la urbo [[Kumertau]] ĝi turniĝas norden kaj plutenas tiun direkton ĝis la urbo [[Ufa]], la plej granda el la urboj lokataj apud ĝi, kie ĝi ricevas la akvon de siaj plej gravaj alfluantoj, la riveroj [[Ufa (rivero)|Ufa]] (Уфа, dekstra alfluanto) kaj [[Djoma]] (Дёма, maldekstra).
 
La lasta parto de la rivero fluas nordokcidenten, ankoraŭ tra Baŝkirio, kun multaj kurboj. Nur en la lasta parto Belaja eniras [[Tatarstano]]n, kie, post ĉirkaŭ 1430 km sume, ĝi trafas la riveron Kama apud la urbo [[Agidel]].