[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 58:
=== Antikvo ===
{{Ĉefartikolo|Granda Irano}}
[[Persa Irako]] (perse عراق عجم; arabe عراق العجم), literumita ankaŭ Persia Irako, estas historia termino por la centr-okcidenta regiono de Irano, kun urboj kiaj [[Esfahano]], Raj, [[Qazvin]] kaj [[Kashan]]. El la 11a al la 1a jarcentoj, la nomo Irako referencis al la du najbaraj regionoj: nome la araba Irako (ʿIrāq-i ʿArab) kaj la persa Irako (ʿIrāq-i ʿAjam). Araba Irako korespondis kun antikva [[Babilonio]] (nune centra-suda Irako), kaj Persa Irako korespondis kun antikva Medio (nune centr-okcidenta Irano). Ambaŭ regionoj estis separataj per la [[Zagros-montaro]].
 
=== Moderna epoko ===
De la fino de [[19-a jarcento]] ĝi estis duonkolonio de [[Anglio]] kaj [[Rusio]]. En [[1921]] per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo de [[Reza Ŝaho Pahlavi]], kiu en [[1925]] estas deklarita [[Ŝaho]] de Irano. En [[1935]], Irano ŝanĝis sian nomo de [[Persio]] al "Irano". Post la [[Dua mondmilito]], ĉefministro [[Mohammed Mossaddeg]] naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratian politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita far usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis fervore por-[[Usono|Usonan]] politikon. Irano fariĝis membro de [[CENTO]] milita bloko kaj la reĝimo retenis disidentojn en la karceroj. La [[Nacia Konsulta Maĝlis]] (persa lingvo: مجلس شورای ملی‎ Majles-e Showrā-ye Mellī) estis la malalta ĉambro de irana nacia parlamento antaŭ la revolucio en 1979.