HOAG-Trasse: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:DB 71 railway map.png|eta|La nigra linio en la mapo prezentas la biciklovojon ''HOAG-Trasse'']]
La '''''HOAG-Trasse''''' estas iama relvojo por la vartrafiko inter la urboj [[Duisburg]] kaj [[Oberhausen]], kiu nun estas alikonstruita kiel biciklovojo.
[[dosiero:Hoag-trasse.jpg|eta|maldekstre|Markado de la biciklo- kaj promenvojoHoag-Trasse]]
La relvojo de la iama fer- kaj ŝtalprodukta firmao HOAG ligas la urbopartojn Duisburg-Walsum kaj Oberhausen-Sterkrade. La HOAG-Trasse origine utilis je la transporto de karbo el la Karbominejo Sterkrade al la Rejnhaveno en Walsum.
 
Post kvinjara konstruado (malkonstruo de la reloj, asfaltado ktp.) fare de la [[Regiona Ligo Ruhr]] la kombinita biciklo- kaj promenvojo estis preta en majo 2007 por publika uzo. Kiel vojmontriloj de la biciklovojo servas supergrandaj koloraj ludfiguroj proksimume 1,50 Meter altaj.
 
La projekto kostis sep milionojn da eŭroj, el kiuj [[federaciero]] [[Nordrejnvestfalio]] kaj la [[distriktaro Monastero]] financis naŭdek elcentojn kaj la [[Regiona Ligo Ruhr]] dek elcentojn.
== Literaturo ==
* ''Eisenbahnatlas Deutschland''. Schweers + Wall, Akeno 2005, ISBN 3-89494-134-0.