Pubereco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MatjoT (diskuto | kontribuoj)
MatjoT (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Pubereco''' aŭ '''puberto'''<ref>Laŭ Reta Vortaro: http://www.reta-vortaro.de/revo/</ref> estas stato de [[knabo]] aŭ [[knabino]] atinginta periodon de la [[vivo]] inter [[infanaĝo]] kaj [[adolesko]]. Ĝi konsistas el aktiviĝo de la seksaj glandoj kaj manifestiĝas per sekundaraj seksaj karakteroj ([[pubvilaro]], [[menstruo]] ĉe knabinoj, ŝanĝiĝo de la [[voĉo]] ĉe knaboj, ktp.) kaj ekfunkcio de [[Reprodukta sistemo|seksorganoj]] pro neŭro-[[Hormono|hormonaj]] procezoj.
 
Pubereco komenciĝas ĉirkaŭ la 11-a jaro en ambaŭ seksoj (plej ofte inter 8 k. 13 ĉe knabinoj kaj inter 9,5 k. 14 ĉe knaboj<ref>http://campus.cerimes.fr/endocrinologie/enseignement/puberte/site/html/1.html</ref>) kaj daŭras inter 2 k. 5 jaroj, kun grandaj individuaj variaĵoj. Dum tiu periodo, junaj indivduoj tre rapide evoluas korpe, mense, emocie kaj socie.
Linio 6:
 
== Fizikaj ŝanĝiĝoj ==
[[Dosiero:Armpit of a Teenager,in developement,Mar 2013.jpg|eta|Disvolviĝantaj akselharoakselharoj ĉe puberulo.]]Fizikaj ŝanĝiĝoj estas malsamaj laŭ la sekso kaj konsistas el disvolviĝo de primaraj seksaj karakteroj (seksaj organoj) kaj ekapero de sekundaraj seksaj karakteroj (haroj, kreskado, ktp.) . Biologia celo de puberto estas ekfunkcio de skesoragnoj: tio manifestiĝas per [[menstruo]] ĉe inoj kaj [[ejakulo]] ĉe viroj.
 
=== Ĉe inoj ===
Linio 35:
 
== Psikaj kaj sociaj ŝanĝoj ==
Adolesko estas vivperiodo dum kiu junaj homoj kutime perdas infanaĝajn idealojn kaj devas ekkonscii kaj adaptiĝi je korpaj ŝanĝigôj kaj [[seksa identeco]]. Gepuberuloj iom post iom akiras novan statuson en familio kaj aliaj sociaj medioj cele al plena aŭtonomiĝo<ref name=":0">http://www.medecine.ups-tlse.fr/dcem3/module03/16.%20PUBERTE%203-38.pdf</ref>.
{{Malplena sekcio}}
 
Tiu periodo povas esti ankaŭ problemveka ĉe adoleskantoj rilate al [[publika sano]]<ref name=":0" /><ref>http://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/27280474</ref><ref>http://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/27246607</ref> pro:
* sinrisko kaj [[Memvundanta konduto|sinvundantaj kondutoj]]
* [[sinmortigo]] kaj provoj sinmortigi
* konsumado de [[tabako]], [[alkoholo]] kaj aliaj [[Narkotaĵo|narkotaĵoj]]
* [[perforto]] kaj kontraŭleĝaj kondutoj
* apero de [[Psikiatrio|psikiatriaj]] malsanoj ([[deprimo]], [[angoro]], manĝoperturboj, unuaj manifestiĝoj de [[skizofrenio]] ktp.)
 
== Notoj kaj referencoj ==