Malnova kaj Akceptita Skota Rito: Malsamoj inter versioj

framasona organizaĵo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MatjoT (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun ''''Malnova kaj Akceptita Skota Rito''' '''(MAS Rito)''' estas unu el la plej famaj framasonaj ritoj. Ĝi konsistas el progresiva sinsekvo de 30 altaj gr...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:46, 13 jun. 2016

Malnova kaj Akceptita Skota Rito (MAS Rito) estas unu el la plej famaj framasonaj ritoj. Ĝi konsistas el progresiva sinsekvo de 30 altaj gradoj praktikitaj tutmonde, kaj foje 3 bazaj "metiaj" gradoj praktikitaj ĉefe en kontinenta Eŭropo.

La tri unuaj gradoj estas administritaj de Granda Loĝio aŭ Granda Oriento dum la altgradoj estas regitaj de Plejsupra Konsilantaro, po unu en ĉiu lando tradicie (sed ekzistas tre multaj esceptoj). Ne ekzistas tutmonda organizaĵo por tiu rito ĉar ĉiu Plejsupra Konsilantaro estas suverena rilate al sia jurisdikcio.

Historio

Gradoj

Por Majstroj, altgradaj aŭ flankogradaj sistemoj, kiel la MAS Rito, kompletigas la inican progreson kun diversaj legendoj, plejofte el la Malnova Testamentotemplanaj/kavaliraj moralaĵoj. Ne ĉiuj gradoj estas praktikitaj (plej oftaj estas 4-a, 9-a, 12-a, 14-a, 18-a, 28-a, 30-a, 31-a, 32-a kaj 33-a).

Gradoj de la Malnova kaj Akceptita Skota Rito
Gradoj Angle (Usono Suda Jurisdikcio1 kaj Anglio) France2 Esperante
1-a Apprentice Apprenti Metilernanto
2-a Fellowcraft Compagnon Submajstro
3-a Master Maître Majstro
4-a Secret Matser Maître Secret Sekreta Majstro
5-a Perfect Master Maître Parfait Perfekta Majstro
6-a Intimate Secretary Secrétaire Intime Intima Sekretario
7-a Provost and Judge Prévôt et Juge Provosto kaj Juĝisto
8-a Intendant of the Building Intendant des Bâtiments Intendanto de la Konstruaĵo(j)
9-a Elu/Elect of the Nine (Maître) Élu des Neuf Elektito de la Naŭopo
10-a Elu/Elect of the Fifteen (Illustre) Élu des Quinze Elektito de la Dekkvinopo
11-a Elu of the Twelve / Sublime Elect Sublime Chevalier Élu Noblega Elektito / Elektito de la Dekduopo
12-a Master Architect Grand Maître Architecte Majstro Arĥitekto
13-a Royal Arch of Salomon/Enoch Chevalier de Royale Arche Reĝa Arko
14-a Perfect Elu Grand Élu Parfait Perfekta Elektito
15-a Knight of the East Chevalier d'Orient Kavaliro de Oriento
16-a Prince of Jerusalem Prince de Jérusalem Princo de Jerusalemo
17-a Knight of the East and West Chevalier d'Orient et d'Occident Kavaliro de Oriento kaj Okcidento
18-a Knight/Sovereign Prince Rose Croix Chevalier Rose+Croix Kavaliro de Rozkruco
19-a Grand Pontiff Grand Pontife Granda Pontifiko
20-a Master of the Symbolic Lodge / Venerable Master Maître Ad Vitam / Vénérable Maître des Loges Symboliques (Respektinda/Dumviva)3 Majstro de Simbola(j) Loĝio(j)
21-a (Patriarch) Noachite / Prussian Knight Chevalier Prussien Prusa Kavaliro
22-a Knght of the Royal Axe / Prince of Libanus Prince du Liban Princo de Libano
23-a Chief of the Tabernacle Chef du Tabernacle Estro de la Tabernaklo
24-a Prince of the Tabernacle Prince du Tabernacle Princo de la Tabernaklo
25-a Knight of the Brazen Serpent Chevalier du Serpent d'Airain Kavaliro de la Bronza Serpento
26-a Prince of Mercy Prince de Mercy Favorkoreca4 Princo
27-a Commander of the Temple Grand Commandeur du Temple Komandoro de la Templo
28-a Knight of the Sun Chevalier du Soleil Kavaliro de la Suno
29-a (Scottish) Knight of Saint Andrew Grand Écossais de Saint André d'Écosse Kavaliro de Sankta Andreo
30-a Knight Kadosh Chevalier Kadosh Sankta5 Kavaliro
31-a (Grand) Inspector Inquisitor (Commander) Grand Inspecteur Inquisiteur Commandeur Granda Inspektoro Inkvizitoro Komandoro
32-a Master/Subime Prince of the Royal Secret Sublime Prince du Royal Secret Noblega Princo de la Reĝa Sekreto
33-a (Sovereign Grand) Inspector General (Souverain) Grand Inspecteur Général Suverena Granda Ĝenerala Inspektoro

1 La Usona Suda Jurisdikcio estas la plej malnova el la mondo por tiu rito. 2 Nomoj de gradoj plejparte venas el Perfektiga Rito, kiu estis ellaborita en Francio meze de la 18-a jarcento. 3 "Respektinda Majstro" estas la titolo de Loĝiestro. Tiu ofico iam estis "dumviva". 4 El la latina mercedem (rekompenso, graco), tra la malnova franca kaj poste la angla mercy (mizerikordo, kompatemo, favorkoreco). 5 El la hebra קדוש /kadoŝ/ (sankta, sanktulo).

Gradoj estas praktikitaj en diversaj simbolaj ejoj: Loĝio, Kapitulo, Areopago, Tribunalo, ktp.

Gradoj Usona Suda Jurisdikcio kaj Francio
1-3 Simola/Blua Loĝio
4-14 Perfektga Loĝio
15-18 Kapitulo
18-30 Areopago
31 Suvereno Tribunalo
32 Konsistorio
33 Plejsupra Konsilantaro

Organizaĵoj

Notoj kaj referencoj