Estona Soveta Socialisma Respubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nazia okupado estas antaŭa, sed ne posta
eta
Linio 40:
 
 
El la hodiaŭ vidpunkto de internacia juro kaj laŭ tiu de la nuna estona respublika registaro, Estonio jure neniam apartenis al Sovetunio, ĉar ĝi estis armee konkerita kaj perforte aneksita. Inter la jaroj [[1941]] ĝis [[1944]] Estonio estis konkerita fare de la armeo de [[Nazia Germanio]] kaj apartenis al la imperia komisariejo ''Ostland'' (orienta lando) de Nazia Germanio. Sekve la ruĝaRuĝa armeoArmeo rekonkeris la landon kaj oficiale plufunkciis la Estona SSR.
 
La [[20-an de aŭgusto]] [[1991]] la parlamento de Estonio deklaris restarigon de la ŝtata sendependeco kaj suvereneco, kion la ŝtato Sovetunio agnoskis la [[21-an de aŭgusto]] 1991 (mallonge post tio, la [[26-an de decembro]] 1991, la ŝtato Sovetunio entute ĉesis ekzisti). Gravan kontribon lige al la reakiro de la ŝtata suvereneco havis la "[[Kantanta Revolucio]]", la senperforta rezisto kaj amasa demonstrado de granda plimulto de la loĝantaro el ĉiuj tri baltiaj ŝtatoj ekde la jaro [[1988]] pri malaliĝo el la konkera ŝtato Sovetunio kaj pri re-demokratiigo de la baltiaj landoj.