Marianne Vermaas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
red.
Linio 1:
[[Dosiero:1957-kl-vermaas.jpg|thumb|right|Marianne H. Vermaas, 1957]]
'''Marianne H. VERMAAS''' (naskiĝis la [[23-a de septembro|23-an de septembro]] [[1911]] -, mortis la [[23-a de septembro|23-an de septembro]] [[1991]], precize je sia 80-a datreveno, en [[Roterdamo]]) estis iama direktorino de la [[Centra Oficejo de UEA]] kaj [[Honoraj membroj de UEA|honora membro de UEA]].
 
==Esperanto==
 
Vermaas lernis Esperanton en [[1934]], supozeble de sia patro [[Pieter Jacobus Vermaas]], unu el la unuaj delegitoj de UEA kaj aktivulo en la loka Esperanto-movado. Aktiva jam de la unuaj postmilitaj jaroj, ŝi dum jardekoj sekretariis en la Roterdama Esperanto-klubo "Merkurio" kaj longe servis kiel komitatano de [[Nederlanda Esperanto-Asocio]]. Ŝi estis unu el la fondintoj kaj multjara estrarano de la iama mondcivitana organizaĵo [[Universala Ligo]]. Vermaas verkis artikolojn kaj foje tradukis.
 
==UEA-aktivado==
 
En 1953 ŝi fariĝis komitatano de [[UEA]], en septembro 1955 ŝi fariĝis [[Ĝeneralaj Direktoroj de UEA|administranto (ekde 1956: direktorino) de UEA]]. La [[Centra Oficejo de UEA]] translokiĝis en oktobro al [[Roterdamo]], ĉar ŝi loĝis en tiu urbo, ''Nieuwe Binnenweg'' 70. Ŝi restis en tiu ofico ĝis 1968, kiam ŝi rezignis ĉar la tasko fariĝis tro granda por ŝi, pro la kreskado de UEA kaj ĝiaj taskoj. En tiu jaro ŝi fariĝis administranto de ''[[Institucio Hodler]] '68'', kio ŝi restis ĝis 1976.