Flago de Kubo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
troa kategorio
Robbot (diskuto | kontribuoj)
e Robota unusencigo: Camagüey - Ŝanĝis ligo(j)n al Camagüey (provinco)
Linio 12:
 
Narciso López uzis tiun flagon por plenumigi la ribeladon en la jaro [[1850]], kiu estis fiasko, kaj li estis ekzekutita de la hispanaj aŭtoritatuloj post lia kapto. Estis la marborda vilaĝo [[Cárdenas]], [[Matanzas]] la unua kiu vidis la splendecon de la "flago de la solula stelo", hisita la 19an de majo 1851 dum la konkerado de la urbo de la kubaj ribelantoj.
[[Dosiero:Naval Jack of Cuba.svg|eta|Flago de La Demajagua, uzata en la kuba parlamento]]Unu jaro pli malfrue post la komenco de la [[Dekjara Milito (Kubo)|Dekjara Milito]] kunvenis la unua [[Konstituiga Asembleo]] de la Militista [[Kubo|Respubliko de Kubo]] en [[Guáimaro]], [[Camagüey (provinco)|Camagüey]]. La diskuto enfokusiĝis inter du flagoj kiuj havis grandan simbolismon, la flago de [[La Demajagua]] kreata de [[Carlos Manuel de Céspedes]] post la komenco de la sendependiĝa [[milito]], kaj la [[flago]] de la Solula [[Stelo]] kreata de Narciso López kelkajn jarojn antaŭe, tiu ĉi lasta estis la elektata, ĉar li estis la unua [[persono]] kiu faris la unuan paŝon por la libereco de Kubo. La flago de [[La Demajagua]] ne estis forlasita dum la [[Asembleo de Guáimaro]], sed tute male, ĝi estis metita en la sesioj de la [[Ĉambro de Reprezentantoj]] kaj konservita kiel parto de la nacia [[trezoro]].
En la [[mateno]] de la [[20-a de majo]] [[1902]], tago de la inaŭguro de la [[Respubliko]], [[Máximo Gómez]] havis la honoron hisi la flagon sur la flagstangon de [[Castillo de Los Tres Reyes del Morro]], en [[Havano]], metante per tiu ĉi faro finon de la kuba revolucio, de la sendependiĝaj militoj kaj samtempe justigante la oferon kiujn multaj faris por realigi tiun revon.
Kaj la flago kaj la nacia ŝildo de Kubo, estis dizajnitaj de Miguel Teurbe Tolón. La specifoj pri la dizajno kaj ĝiaj signifoj estis klarigataj de la unua [[prezidento]] de Kubo, [[Tomás Estrada Palma]], pere de [[Dekreto]], la [[21-a de aprilo]] [[1906]] kaj de tiu tempo ĝi viglas senmodife.