Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
==Starto de nova literaturĝenro==
En la kvara volumo de la menciita verko troviĝas la konatega romano ''Paul et Virginie'' kiu montru la bonfaradon de ĉio fare de la naturo mem. Intrigo ĝia estas tre simpla: du eŭropanoj malplenkreskaj nome Paul kaj Virginie kreskas sur Île de France. Ilia reciproka amo ene de medio natura lindega pligrandiĝas ĉiutage. Sed je la fino de la adoleskanteco Virginie (ŝi estas de nobela deveno) sendatas en EŭropoEŭropon far la patrino por kompletigi la edukadon sian. Malkapabla elteni la hipokritecon de la eŭropanoj, Virginie revenas hejmen. Dum ŝiprompiĝo ŝi pro pudoro ne volas demeti vestaĵojn kaj esti sukurita de ŝipisto. Ŝi mortas dronante dum Paul rigardas la tuton. Tiu fino patosa sendube ankaŭ kontribuis al la sukceso de la romano. La verko apartenas al ĝenro de [[pastoralo]]j, kiuj dum la 18-a jarcento estis kvazaŭ jam forgesita. Influo de Rousseau ankaŭ senteblas en la romano: ofte troviĝas paraleloj al ties verko ''La Nouvelle Héloïse''. La romano fondas la ekzotikismolaŭdantan literaturĝenron en franca lingvo.
 
==Graveco==
Bernardin baldaŭ ricevas honorojn fare de la gelegantoj. En 1792 li nomumitas intendanto de la organizo "Jardin des Plantes" kaj de "Cabinet d'histoire naturelle". En 1802 li serĉas la proksimecon de [[Napoleono Bonaparte]]. Li ricevas favoraĵojn de la nova reĝimo kaj ankaŭ pension. En 1806 li dekoraciitas fare de la [[Honora legio]]. Bernardin membriĝas al [[Franca Akademio]] en 1803 kaj iĝas ties prezidanto en 1807.