19-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: en Błonie germanoj murdis 50 personojn
→‎Eventoj: batalo de Megiddo komenciĝis
Linio 24:
* [[1893]]: [[Nov-Zelando]] kiel la unua lando en la nuntempa mondo enkondukis [[virina balotrajto|virinan balotrajton]]
* [[1899]]: Prezidento de Francio Émile François Loubet liberigis [[Alfred Dreyfus]], senbaze kondamnitan pro [[spionado]] favore al Germanio
* [[1918]]: [[Unua mondmilito]]: batalo de [[Megiddo]] komenciĝis - brita armeo post tri tagoj frakasis la turkan
* [[1928]]: En [[Nov-Jorko]] komenciĝis konstruado de [[nubskrapulo]] ''[[Konstruaĵo Chrysler]]''
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: La 3-a tago de la [[Soveta invado en Pollandon]]: [[Ruĝa Armeo]] konkeris interalie [[defendo de Vilno|sindefendantan]] [[Vilno]]n, [[Kobrin]], [[Kuti]] kaj Prużany; Supera Komandanto ordonis al generalo [[Franciszek Kleeberg]] evakui polan militistaron al [[Rumanio]] - amasa transiro de polaj soldatoj, suboficiroj kaj oficiroj al [[Rumanio]] kaj [[Hungario]]
** La 19-a tago de la [[invado en Pollandon|germana-pola milito]]; al [[Gdańsk]] alvenis triumfe [[Adolf Hitler]], anoncante transformi [[Pomerio]]n dum 10 jaroj en germanan distrikton; polaj sapeistoj eksplodigis [[lumturo]]n en [[Hel (urbo)|Hel]], kiu faciligis celadon al germana [[artilerio]]; komandanto de la Defendo de Marbordo [[kolonelo]] Stanisław Dąbek [[sinmortigo|sinmortigis]] por ne esti malliberigita de [[germanoj]]; post la [[batalo de Bzura]] la lasta sukcesa kuratako de pola [[kavalerio|kavaleria]] [[regimento]] en Wólka Węglowa ([[Bielany]]) por trairi al apuda [[Varsovio]]; en [[Błonie]] germanoj pafmortigis 50 personojn, pliparte judojn; germanaj soldatoj kaj polico pafmortigis en 5 lokoj 153 [[judoj]]n kaj 25 polojn; en [[franciskanoj|franciskana]] monaĥejo Niepokalanów (proksime al [[Sochaczew]]) germanoj arestis 47 pastrojn kaj monaĥojn
** Brita registaro responde al [[Vjaĉeslav Molotov]] deklaris ke plu agnoskas polan registaron kiel legitiman regopovon; ambasadoro de [[Britio]] en [[Moskvo]] konsentis reprezenti polan ŝtaton; [[Lavrentij Berija]] ordonis establi Oficejon pri [[Militkaptito]]j ĉe [[NKVD]] kaj ok internigejojn
** [[1940]]: Pola oficiro [[Witold Pilecki]] permesas al germanoj sin aresti en [[Żoliborz]] dum surstrata homĉasado por registri [[germanoj|germanajn]] [[militkrimo]]jn en la koncentrejo [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]] kaj fondi [[konspiro|konspiran]] organizaĵon - dum la sama amasa homkapto de 2000 viroj estis arestita [[Władysław Bartoszewski]]