Vilhelmo la 2-a (Berg): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
En 1386 Duko Vilhelmo la 1-a ekloĝis en sia nova sidejo en Duseldorfo, kiu per la loĝigo de la duka [[korteganaro]] povis ekigi la disvolvon al landa [[ĉefurbo]]. Vilhelmo tie konstruigis [[kastelo]]n ĉe la [[Rejno]]. La antaŭe malgranda paroĥopreĝejo de Duseldorfo, Sankta Lamberto, estis pligrandigata al [[halopreĝejo]] same kiel ekipita per [[prebendo]]j kaj [[relikvo]]j. La urbo mem ankaŭ estis princece elkonstruata.
=== Militoj ===
Li militis kontraŭ la graflandoj [[Graflando|Mark]] kaj [[duklando Kleve|Kleve]], ankaŭ por eviti la unuiĝon de la du landoj, estis tamen kaptata dum la [[Batalo de Kleverhamm|Batalo ĉe Kleverham]] la 7-an de junio 1397 kune kun sia tuta armeo. Li ja povis elaĉeti sin kaj sian anaron, sed devis kompense garantie doni grandajn partojn de sia teritorio. Liaj filoj Adolfo, Gerhardo kaj Vilhelmo per tio vidis minacata sian heredaĵon kaj ribelis malkaŝe kontraŭ sia patro. Ili rabakiris kelkajn terenojn. Adolfo surprizatakis sian patron finfine ĉe [[Monheim ĉe Rejno|Monheim]] la 28-an de novembro 1403 kaj arestis lin ĝis aŭgusto de 1404. La 24-an de aŭgusto 1404 fideluloj liaj liberigis Vilhelmon el [[Kastelo Burg]], kaj li finfine povis venki en la disputo pri la regeco la 2-an de julio 1405 per helpo de [[Rupreĥto la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Reĝo Rupreĥto]]. Tamen li translasis al sia filo Adolfo plejparte la regecon super Berg.
 
== Tombo ==