Batalo de Kleverhamm: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
Printempon de 1397 Duko Vilhelmo de Berg invadis kune kun sia kuzo, Duko Vilhelmo de Jülich kaj Geldern kaj multaj aliaj [[nobelo]]j en Graflandon Kleve kaj iris brulige rabantaj laŭflue de la [[Rejno]] ĝis Kastelo Lobith kaj poste al Kleve.
== La batalo ==
Grafo Adolfo de Kleve kaj sia frato Grafo Ditriĥo de Mark sin starigis kontraŭ la malamikaj trupoj kaj povis venki sur la kampo Neerveld Dukon Vilhelmo kaj liajn aliancanojn. 90 kavaliroj kaj 2.000 armitoj de Berg eniris en kaptitecon.
== La sekvoj ==
Duko Vilhelmo de Berg, liaj aliancanoj kaj [[vasalo]]j estis liberigataj kompense de giganta elaĉeta monsumo, kio eblis nur per vastaj garantidonaĵoj. Per tio kelkaj grafoj kaj kavaliroj perdis siajn feŭdojn aŭ ekhavis novajn feŭdestrojn. Pro la ŝuldoj kaj ja pro timo, perdi sian heredaĵon, la dukaj filoj senpotencigis sian patron. La konflikto havis influon sur la tutan sferon de la grafo de Kleve. La pozicio de la pli postaj dukoj de Kleve stabiliĝis, ĉar nur unu jaron poste Ditriĥo de Mark perdis sian vivon je la sieĝo de Kastelo [[Elberfeld]]. Post tio Grafo Adolfo unuigis la Graflandojn Mark kaj Kleve en [[persona unio]].
 
La konflikto havis influon sur la tutan sferon de la grafo de Kleve. Bernardo de [[Kastelo Strünkede|Strünkede]] (1334–1419), ĝis tiu ĉi momento influhava vasalo de Kleve ĉe la [[Emscher]], sin turnis en 1397 en la kverelo kontraŭ la grafon kaj disponigis al Duko Vilhelmo de Berg sian kastelon. Por la kavaliro sur Strünkede la malvenko de Berg signifis, ke li rericevis sian feŭdon nur en 1399 de Adolfo de Kleve. Sed la grafoj evidente ne volis daŭre rezigni la vasalojn, kunligitajn per longa vasala fideleco.
 
== Cetere ==