Agrikulturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 95:
{{Ĉefartikolo|Araba Agrikultura Revolucio}}
 
El la 8a jarcento, la [[Islama Ora Epoko|mezepoka islama mondo]] entreprenis transformadon en agrikultura praktiko, priskribita de historiisto Andrew Watson kiel [[Araba Agrikultura Revolucio]].<ref name=Watson/> Tiu transformado estis helpata de nombraj faktoroj kiaj la disvastigo de multaj kultivaĵoj kaj plantoj laŭlonge de la islamaj komercvojoj, la etendo de pli antaŭeniraj farmoteknikoj, kaj agrikultur-ekonomia sistemo kiu promesis pliigajn rezultojn kaj efikecon. La nova agrikultura praktiko ŝanĝis la ekonomion, la [[Arealo|distribuadon de la loĝantaro]], la vegetalan kovron, la agrikulturan produktadon, la nivelojn de loĝantaro, [[Urbanizado|urban kreskon]], la distribuadon de la laborfortoj, la kuirarton, dieton, kaj vestomanieron tra la tuta islama mondo. Islamaj komercistoj kovris multon de la [[Malnova Mondo]], kaj la komerco ebligis la disvastigon de multaj kultivaĵoj, plantoj kaj farmoteknikoj tra la tuta mondoregiono, same kiel la adaptadon de kultivaĵoj, plantoj kaj teknikoj el transe al la islama mondo.<ref name=Watson/> Tiu disvastigo enmetis ĉefajn kultivaĵojn en Eŭropon tra [[Al-Andalus]], kun la teknikoj por ties kultivado kaj kuirado. Sukerkano, rizo, kaj kotono estis inter la ĉefaj kultivaĵoj transpasataj, kun [[citruso]]j kaj aliaj fruktarboj, nuksarboj, legomoj kiaj [[melongeno]], [[spinaco]] kaj [[folibeto]], kaj la uzado de spicoj kiaj [[kumino]], [[koriandro]], [[muskato]] kaj [[cinamo]]. Intensiva irigacio, [[kultivciklo]], kaj agrikulturaj lernolibroj estis amplekse adoptitaj. Irigacio, parte bazita sur romia teknologio, faris uzadon de [[norio|noriaj akvoradoj]], [[akvomuelejo]]j, [[akvobaraĵo]]j kaj rezervejoj.<ref name=Watson/><ref>{{cite book |first=Andrew M. |last=Watson |date=1983 |title=Agricultural Innovation in the Early Islamic World |publisher=[[Cambridge University Press]] |isbn=0-521-24711-X |pages= }}</ref><ref name=NatGeographic2015>{{cite book |author=National Geographic |title=Food Journeys of a Lifetime |url=http://books.google.com/books?id=h2Q5BgAAQBAJ&pg=PA126 |year=2015 |publisher=[[National Geographic Society]] |isbn=978-1-4262-1609-1 |pages=126–}}</ref>
 
===Eŭropo===