Tramo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tramvojo
Linio 2:
[[Dosiero:Mk Berlin Tram 6.jpg|eta|Tramoj en [[Berlino]]]]
[[Dosiero:Pesa Warszawa.jpg|eta|Tramo en [[Varsovio]]]]
'''Tramo''' estas surrela [[veturilo]] de [[tramvojo]], kiu, male al [[fervojo]], povas partopreni en surŝoseasur[[ŝoseo|ŝosea]] [[trafiko]] kaj ĉu tute ĉu parte sekvi ties regulojn (fervojo ĝuas prioritaton).
 
Tramoj nun plej ofte estas [[elektro|elektraj]]. Iam tamen ekzistis [[ĉevalo|ĉevalaj]] tramoj.
Linio 12:
 
La plej amase produktitaj modeloj de tramo estas sovetia [[KTM-5]] kaj ĉeĥoslovaka [[Tatra T3]] (ambaŭ po ĉirkaŭ 14 000).
 
== Tramvojo ==
[[Dosiero: Toronto 20050923-143825 RailAGorge.jpg |eta | Sekcio de fendita relo]]
La [[tramvojo]] estas kutime enigita en la [[ŝoseo]] kaj en tiu kazo uzas kavajn [[relo]]jn inkludante vojgorĝon por ricevi la elstarajn randojn de la veturilradoj.
 
Antaŭe, estis plej ofte uzita klasika instalo de [[relo]]j sur [[ŝpalo]]j el traktita ligno kun [[plando]]j, ĉirkaŭ kiuj oni metis la [[pavimo]]jn de la ŝoseo (aŭ verŝis [[asfalto]]n aŭ [[betono]]n), sed kun la tempo, pli kompleksaj metodoj estis evoluigitaj.
 
Iuj tramretoj, kiel ekzemple tiuj de [[Amsterdamo]], adaptas relojn kies la [[gorĝo]] estas plenigita per elasta [[polimero]], evitante kaŭzi akcidentojn, okaze ke la mallarĝaj radoj de [[biciklo]]j enblokus sin enen. La polimero estas facile dispremita per la radoj de multe pli pezaj tramoj.
 
== Bremsado ==
[[Dosiero:combinobp.jpg|thumb|Du generacioj de tramoj en [[Budapeŝto]]]]
Ĉar la [[froto]] de la metalaj radoj malplias tiunol tiu de [[kaŭĉuko|kaŭĉukaj]] [[pneŭmatiko]]j, tramoj principe bezonas pli longan vojon por bremsi ol [[aŭtomobilo]]j. Tial multaj tramoj havas por krizaj okazoj aldonan [[magneto|magnetan]] bremson, ĉe kiu [[elektra energio]] estas uzata por magnete altigi la premforton de bremsoŝuo al la relo. Alia metodo altigi la bremsforton estas la induktado de oscila [[magnetkampo]] en la relo. Kelkaj tramoj ankoraŭ havas sablokestojn, kiuj laŭ bezono ŝutas sablon sur la relojn antaŭ la radoj.
 
== Tramo en la kulturo ==
Tramo ofte estas temo en noveloj[[novelo]]j, romanoj[[romano]]j kaj filmoj[[filmo]]j nur du ekzemploj:
[[Gdansko|Gdanskaj]] tramoj ludas gravan rolon en la unuaj ĉapitroj de romano ''Die Blechtrommel'' ([[La lada tamburo]]) de [[Günter Grass]]. En la lasta ĉapitro la heroo de la romano [[Oskar Matzerath]] kaj lia amiko Gottfried von Vittlar malfrue nokte ŝtelis tramon el la deponejo de Unterrath en la norda parto de [[Düsseldorf]].
Dana filmo el 1953 '''Ved Kongelunden''' (''Ĉe la arbaro Kongelunden'') iĝas preskaŭ kulta por danaj tramvoj-amantoj, precipe ĉar oni en ĝi bone vidas, kiel funkciis tramvojo en Kopenhago en la post-militaj jaroj.