Vikipedio:Babelejo
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
eo
2
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per meza nivelo de Esperanto.
pl
1
Ten użytkownik posługuje się językiem polskim na poziomie podstawowym.
ru
1
Этот участник может вносить вклад в данный проект на русском языке начального уровня.
Kato
Mi ŝatas katojn kaj mi karesas iun. Miaŭ!
Traino
Mi ŝatas fervojajn transportilojn kaj veturas per vagonaro kiel eble plej ofte.
Uzantoj laŭ lingvo


Kiu estas mi? redakti

Tio estas bona demando; komplete mi mem ankoraŭ ne estas certa. La vero supozeble estas io inter ĉiun-kontentigi-strebanto kaj kritikemulo. Tiuj ambaŭ estas konfesinde malbelaj kvalitoj, kiujn mi penas eksigi el mi. Sed ni provu ete alproksimiĝi al la afero:


Mi estas . . . idealisto.
Mi povus treege ekscitiĝi, kiam io ne funkcias tiel, kiel laŭ mia modesta opinio ĝi efektive devus funkcii – egalege, ĉu pro la deviga militservo aŭ pro la dualoĝeja imposto je studentoj mi ekkvereli kontraŭ la aŭtoritatoj aŭ ĉu pro malpli gravaj aferoj.

Mi estas . . . inteligenta, asertas almenaŭ tiuj, kiuj konas min.
Mi persone ja ankoraŭ havas miajn dubojn pri tio.

Mi estas . . . malŝatanto de mallongigoj.
Mi povus freneziĝi, kiam mi estas superŝutata el ĉiuj flankoj per iuj nekompreneblaj mallongigoj. Se mi kaptas tiun, kiu elpensis tiun perforton de la lingvo, li povos preni ŝnuregon kaj pafmortigi sin, kie la akvo estas plej profunda; ĝi estos pli agrabla ol tio, kion mi faros al li.

Mi estas . . . hejmamata, kion sed apenaŭ iu komprenas.
Kion mia hejmregiono povas proponi al mi, krom senlaborecon kaj elmigradon kaj multekostajn novajn stratojn, kiujn apenaŭ iu uzas, kaj subĉielan ekspluatadon, kiuj dispecigas la iam tiom belan pejzaĝon?

Mi estas . . . Sorabo.
Kiam mi diras tion, oni plej ofte taksas min malserioza, ĉar mi bedaŭrinde (ankoraŭ?) ne parolas la tielan lingvon kaj ankaŭ el mia parencaro ĉiuj forŝovas tion. Sed mi sekvas la brandenburgan kaj la saksan konstitucion: “Sorabo estas, kiu montras tion.”

Mi estas . . . sencela.
Fakte mi ĉiam finfaras ĝis la amara fino, kiun mi unufoje komencis, sed ĝin kredeble ĉefe kaŭzas, ke mi ne povas trovi la vorton “rezigni” en mia persona vortaro. Pretendi, ke mi scius, kion mi volas, estus mensogo.

Mi estas . . . fervojamiko, kaj tio ĝisosta.
Elmatu min ie, kie ne estas fervojo, kaj mi pereos.


Aĥ ja, vikipediisto mi cetere estas ekde januaro 2006. En Esperantista vikipedio mi skribas ekde 2010.

Miaj artikoloj redakti