Ĥizkija: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ĥizkija''' (hebree: חִזְקִיָּ֫הוּ ,חִזְקִיָּ֫ה ,יְחִזְקִיָּ֫הוּ , greke Ἐζεκίας Ezekias en la [[Septuaginto]], latine ''Ezechias''), (739-687 a.K.) estis partnera reĝo de Judujo (ekde 729 a.K.), reĝo ekde 716 a.K ĝis lia morto en 697 a.K.. Li regis kun sia filo [[Manase]]. Dum la asira okupado provis preferi la judajn tradiciojn al kultoj de la asiroj kaj povis akiris ioemetan politikan sendependecon. Lian regadon karakterizis nostalgio je ora epoko de Reĝo Davido. Dum lia regado okazis sieĝo de Jerusalemo fare de Sanĥerib.
 
Li naskiĝis kiel filo de juda reĝo Aĥaz. Li aĝis 25 jarojn, kiam li ekregis kaj regis dum 29 jaroj en Jerusalem[[Jerusalemo]]. Li estis pia reĝo, je konsilo de Jesaja, li elĵetigis ĉiujn fremdajn kultaĵojn, altarojn kaj ofertaĵojn el la templo, tiel savante la tutan landon disde la idol-adorado.
 
"Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David. 4 Li forigis la altaĵojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; ĉar ĝis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al ĝi, kaj oni nomis ĝin Neĥuŝtan. 5 La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter ĉiuj reĝoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaŭ li. 6 Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo." [[2-a libro de la Reĝoj]], 18:3–6.