Ferenc Nezvál: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
D-ro Ferenc Nezvál pruvis sian fidelon al la laborista kaj Esperanto-movadoj per agoj eĉ en la plej malfacilaj periodoj. Li naskiĝis la 7an de februaro 1909 en urbo [[Gyár]]. Lia patro estis konsiliestro en Hédervár dum la la [[Hungara Sovetrespubliko]] en [[1919]], tial li estis kondamnita pasigi 12 jarojn en pundomo. Pro la malriĉo de la familio Ferenc Nezvál 11-jara fariĝis [[koĉero]] te grandbienulo, li devis forlasi eĉ la elementan lernejon en la kvina klaso. Liaj ligoj al la laborista movado estas, do, determinitaj.
 
Poste 1i ellernis la ĝustan metion, li ricevis laboron en la ŝufabriko de [[Münchengrätz]] kaj membiĝis en la Sindikata de la Ledindustriaj Laboristoj. Ekde 1925 li aktive partoprenis la laboristan movadon. En 1928 li, kiel partiano, troviĝis inter la membroj de la [[Hungarlanda Asocio de Komunistaj Junlaboristoj]]. Sekvajare, la [[7an de novembro]] li organizis mutan demonstracion tra la bulvardo Erzsébet, kiu transiris en laŭtan manifestacion. La polico kaptis lin, kaj li estis kondamnita al dujara mallibereco, kiu provizore ne estis plenumita pro lia juna aĝo. En 1931 li partoprenis la duan kongreson de la Asocio de Komunistaj Junlaboristoj en arbaro apud Vieno, kie oni elektis lin membro de la centra estraro. En 1934 li estis denove arestita kaj metita sub daŭran polican kontrolon. Pro la laboristmovada aktivado en aprilo 1944 li estis internigita en koncentrejon, de kie li eskapis, kaj ĝis la liberiĝo li vivis en strikta politika kaŝiteco. Kun la organizita laboristaro li malebligis, ke la faŝistoj forportu la maŝinaron de la Mekanika Ŝufabriko.
 
Post la liberiĝo li havis respondecajn oficojn: li estis partisekretario de Angyalföld (13-a distrikto de Budapeŝto), poste en Óbuda (3- distrikto), li laboris inter 1949-1954 kiel vicurbestro de Budapeŝto kaj vicprezidanto de la Ĉefurba Konsilantaro. (Temas pri la ŝanĝiĝo de la nomo de la sama posteno.) Dume en 1950-1954 li studis en la Jurscienca Fakultata de la Sciencuniversitato Loránd Eötvös, kie li akiris diplomon. Inter 1954-56 li estis unua anstataŭanto de la ministro pri urbo- kaj vilaĝmastrumado, Inter 1957 kaj 1966 li kiel justicministro direktis kaj partoprenis la preparadon de multaj bazaj leĝoj de la Hungara Popolrespubliko.